"Bonspecaj semoj estas
subvenciataj, terkulturado senimposta, kuraco kompensa, lernejo
senpage vizitata, akvo-porto ne bezonata kaj brulaĵoj por
kuriado ne bezonataj," tiel priskribis ŝanĝiĝon de la
kamparana vivo en la pasintaj jaroj Li Zhenghua, kamparano
de Shouyang-gubernio, Shanxi-provinco. Kun ĝojo li diris,
ke nun la registaro ellaboris pli kaj pli da bonaj politikoj
kaj sekve de tio la kamparanoj fariĝis kompare bonhavaj kaj
ilia vivo fariĝis facila kaj feliĉa. La ŝanĝiĝo de la vivo
de Li ja ĝuste spegulas la konstruadon de la novaj vilaĝoj.
Ĉiujare en la pasintaj tri jaroj la kamparana enspezo kreskis
je 6%, kio estas la unuafoja de post 1985. Stabile leviĝis
la sinteza agrikultura produktiveco kaj somere rikoltata greno
pliproduktiĝis en 4 sinsekvaj someroj.
Prizorgi
la urbajn kaj kamparajn aferojn en la tuto kaj helpi la kamparon,
kamparanojn kaj agrikulturon fariĝis problemo komune atentata
en Ĉinio. En la lastaj jaroj iom post iom kompletiĝis la politikoj
pri helpo al disvolviĝo de agrikulturo kaj kamparo. La ĉina
registaro nuligis impostojn super specialaj agrikulturaj produktaĵoj,
brutobredado, terkulturo kaj brutobuĉado tra la tuta lando,
per kio la registaro efike malpezigis la ŝarĝon de la kamparanoj.
Ekde 2004 la registaro praktikas novan agrikulturan politikon,
t.e. rekte subvencii grenan produktadon, pliigi la sferojn
de subvencio de grenaspecoj kaj doni pli da subvencio al aĉeto
de terkulturaj maŝinoj. Sole en 2007 la registaro elspezis
52.6 miliardojn da juanoj por rekte subvencii grenan produktadon
kaj alispecajn agrikulturajn aferojn. En 2006 diversaj impostoj
super la kamparanoj estis reduktitaj je 120 miliardoj da juanoj
kaj samtempe la registaro elspezis pli kaj pli da monsumo
por subvencio kaj sole en 2007 la sumo atingis 391.7 miliardojn
da juanoj, t.e. je 15.3% pli multe ol en la lasta jaro.
Ĉiujare
de 2004 ĝis 2006 Ĉinio akiris abundan rikolton de greno, la
pliproduktita greno entute atingis 66.75 miliardojn da kilogramoj,
dume la strukturo de la kulturitaj plantoj pliboniĝis, ilia
kvalito leviĝis kaj nun la agrikultura mekanizado jam atingis
avangardan nivelon de la mondo. En 2007, 80% de tritiko kaj
pli ol 40% de rizo estis maŝine rikoltitaj en Ĉinio. Estas
ĝojinde, ke nun la agrikultura disvolviĝo tendencas al grava
ŝanĝiĝo kaj agrikultura produktado sin turnas de kvanta kresko
al la kvalita kaj profita.
Nun
ankaǔ la socia afero de la kamparo rapide disvolviĝas. Ĝis
la 30-a de junio 2007, 720 milionoj da kamparanoj partoprenis
en nova koopera kuraco de la kamparo, dank' al tio iom post
iom solviĝos la problemo, ke la kamparanoj estas malfacile
kuracataj kaj medikamentoj tro multekostaj. La sistemo de
garantio de minimuma vivtenado de la kamparano favoras 20.68
milionojn da kamparanoj. Kaj dank' al nuligo de lernokotizo,
pago por libroj kaj kajeroj kaj aliaj pagoj por la lernejaj
geknaboj kaj subvencio al internuloj, la ŝarĝo de la familioj
de 150 milionoj da element- kaj mezlernejanoj estis melpezigita.
En
la unua duonjaro de 2007 la pokapa enspezo de la ĉinaj kamparanoj
estis 2111 juanoj, je 13.3% pli multe ol en la sama periodo
de la pasinta jaro kaj la kresko estis la plej rapida de post
1995. Nun la enspezo de la ĉinaj kamparanoj eniris en la periodon
de kompare rapida kresko. "Antaǔe ni laboris por ekzisto,
nun por vivo, antaǔe ni povas elspezi nur por manĝaĵoj, sed
nun por poŝtelefono, televido de fermita cirkvito." La
ĝojo sur la vizaĝo de la kamparanoj montras ilian kontenton
pri la vivo, pri bonhaveco, kaj fidon al la pli bona estonteco.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|