Sobre rigardi la 5 defiojn de Ĉinio en la venontaj jaroj (I)

La pago de la fuela medio por ekonomia kresko estas tro granda

En la raporto de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĝenerala sekretario Hu Jintao diris, ke "la bonŝanco estas senprecedenta, kaj ankaŭ la defio estas tia", ke "oni devas ĉiam havi sobran konscion". Tio esprimis la "konscion de antaŭzorgo" de KPĈ.

La raporto de la kongreso analizis la nunajn malfacilaĵojn, problemojn kaj serion da novaj periodaj karakterizaĵoj dum disvolvado. Pri la estonteco, multaj reprezentantoj diris, ke la 5 defioj ekzamenos Ĉinion en la venontaj jaroj.

En la raporto, Hu Jintao menciis la elstarajn malfacilaĵojn kaj problemojn dum la disvolvado de Ĉinio post la 16-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, kaj inter ili "la pago de la fuela medio por ekonomia kresko estas tro granda" estas metita sur la 1-an lokon. La raporto diras, ke ne radikale ŝanĝiĝis la struktura kontraŭstaro kaj kruda kreska maniero formiĝinta dum longa tempo.

Laŭ statistiko, la totola enlanda produktovaloro de Ĉinio okupis ĉ. 5.5% de tiu de la mondo, sed por tio, Ĉinio konsumis 15% da norma karbo, 30% da ŝtalo kaj 54% da cemento de la mondo.

En la pasintaj jaroj, Ĉinio elspezis tro multe por trakti la poluadon de Songhua-rivero, Huaihe-rivero kaj Taihu-lago. "Konsumo de fuelo kaj protektado de medio estas granda defio, la poluado en iuj lokoj jam estas katastrofa kaj devas esti tuj subigita," diris Wei Jiafu, reprezentanto de la kongreso kaj direktoro de la Ĉina Ocean-Transporta Kompanio.

Li diris: "'Ekologia civilizacio' estis enskribita en la raporton de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, sed realigo de tiu ne estas facila afero, kaj oni devas havi firman volon kaj forlasi la disvolvan manieron tute ignorantan damaĝon al la medio."

 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!