Novaj malfaciloj de popolanoj
Enketo montras, ke ĉi-jare
grandaj pagoj por aĉetado de domo, vizito de lernejo kaj kuracado
fariĝis novaj malfaciloj de ĉinaj popolanoj.
Fakte, tiuj malfaciloj
estas la plej zorgataj ankaŭ de la ĉina registaro. Post la
16-a Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio okazinta en
2002, la ŝtata financo multe inkliniĝis al la kampoj koncernaj
al interesoj de la popolo.
En la lastaj jaroj higiena
investo de la ŝtata financo altiĝis je 20%, kaj samtempe la
koopera kuraca sistemo en la kamparo mildigis la higienan
malegalecon inter urboj kaj la kamparo; en iuj lokoj oni rapidigis
starigon de kurac-garantian sistemon por solvi la malfacilecon
en kuracado. En 2006 la novtipaj kooperaj kuracejoj en la
kamparo servis por 400 milionoj da kamparanoj, kaj la pokapa
kosto de enhospitaliĝo unuafoje malkreskis en Ĉinio.
 Por
antaŭenpuŝi egalecon en edukado, la ĉina registaro nuligis
lernopagon de la deviga edukado en la kamparo, kaj senpage
liveris lernolibrojn al la lernantoj el la familioj de malriĉaj
kamparanoj aŭ subvenciis ilin por ilia loĝado en lernejo.
Dank’al tio la familioj de 150 milionoj da element- kaj mezlernejanoj
el la kamparo reduktis ekonomian ŝarĝon.
Por stabiligi la prezon
de domo, la ĉina registaro praktikis serion da politikoj kun
la celo ĝustigi dom-uzadon kaj disvolvi ekonomiajn domojn
kun mez- kaj malgrandaj apartamentoj . La 1-an de aŭgusto
la centra registaro okazigis kunvenon kaj atingis la komunan
konon pri la celo de domaj konstruado kaj reformo, t.e. solvi
la problemon de loĝado por urbanoj kun malalta enspezo. En
la venontaj kvin jaroj la registaro praktikos la sistemon,
ke la familioj kun malalta enspezo povu elteni dom-luadon.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|