Neekvilibro
ekzamenos disvolvon de ekonomio kaj socio
La problemo de neekvilibro
kaŭzis multajn problemojn dum disvolvado de ekonomio kaj socio.
Laŭ la raporto de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista
Partio de Ĉinio (KPĈ), dum kresko de la sinteza ŝtata forto
kaj financa forto, ekzistas ankaŭ neekvilibro inter la urboj
kaj kamparo, inter malsamaj regionoj, inter malsamaj industrioj
kaj inter sociaj grupoj. Malgrandigo de tiuj diferencoj fariĝis
gravaj problemoj solvendaj por Ĉinio estontece.
Multaj reprezentantoj opinias,
ke la apero de diferenco estas neevitebla dum disvolvado.
Sed nun la diferenco estas tro granda, kaj oni devas alte
taksi kaj serioze solvi tion.
Laŭ statistiko de 2006,
la proporcio de la totala enlanda produktovaloro inter la
oriento, mezo kaj okcidento de Ĉinio estas 3.26:1.09:1; laŭ
enspezo de la popolo, la pokapa enspezo de la popolo en la
urboj estas 12 mil juanoj (ĉ. 1200 eŭroj), sed tiu de kamparano
estis malpli ol 3600 juanoj (ĉ. 360 eŭroj).
Lian
Chengmin, reprezentanto de la kongreso kaj sekretario de la
kompartia komitato de urbo Linyi de Shandong-provinco, diris,
ke la raporto de la kongreso jam aranĝis dispozicion por malgrandigi
la diferencon inter la urboj kaj kamparo, akceli akordan disvolvon
de malsamaj regionoj, samtempe disvolvi ekonomion kaj socion
kaj reformi la sistemon de distribuado de enspezo. Tio estas
pozitiva respondo al la atendo de la popolo.
Xuan Ming, reprezentanto
de la kongreso, diris, ke en la pasintaj jaroj, nordorienta
Ĉinio disvolviĝis rapide, sed malpli rapide ol sudorienta
Ĉinio. "Mi kredas, ke post la 17-a Tutlanda Kongreso
de KPĈ, la diferenco inter malsamaj regionoj malgrandiĝos,
oni akcelos socian harmonion, tiel multaj novaj politikoj
kaj novaj ideoj aperos por antaŭenpuŝi disvolvadon."
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|