Solvi malfacilajn problemojn
koncernantajn la popolajn interesojn
La afero eĉ bagatela koncernanta
la interesojn de la popolo estas grava afero. Kun nova disvolvo
de la ĉinaj ekonomio kaj socio, la problemoj koncernantaj
la popolajn interesojn estas zorgataj de ĉiuj rondoj de la
socio, ekzemple, labor-akiro, socia garantio, edukado, medicino,
loĝejo, sekureco de produktado, justico kaj publika sekureco.
Ĉiuj tiuj problemoj estas menciitaj en la raporto de la 17-a
Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.
Iuj reprezentantoj opinias,
ke oni devas solvi tiujn malfacilajn problemojn per ĝusta
metodo, por ke ili ne damaĝu socian harmonion kaj stabilecon.
Tio estas problemoj urĝe solvendaj dum la procezo de konstruado
de harmonia socio kaj bonhava socio.
Sed la malfacilaj problemoj koncernantaj la popolan vivon
estas neeviteblaj en disvolva procezo de la primara periodo
de socialismo, kaj ankaŭ multa zorgitaj kaj solvataj de la
partio kaj la registaro.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|