La 18-an de oktobro Qiangba Puncog,
reprezentanto de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ kaj prezidanto
de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, diris al raportistoj, ke la
tibeta popolo estas ĝuanta demokratecon kaj liberecon sub
la sistemo de nacimalplimulta aŭtonomeco.
Qiangba Puncog diris: "Ekde
la reformado kaj pordo-malfermo en 1978, precipe post la funkciigo
de la Qinghai-Tibeta Fervojo, pli vaste interŝanĝiĝas homoj,
materialoj kaj informoj de Tibeto. Tamen tiuj vojaĝas al Tibeto
nur por komerco, laboro aŭ turismo, sed ne loĝado."
Li diris ankaŭ: "Ĝis
nun la populacia konsisto de Tibeto ne ŝanĝiĝis, kaj tibetanoj
konsistigas 92% de la tibeta loĝantaro; dum menba-oj, loba-oj
kaj aliaj nacimalplimultanoj 3%, kaj han-oj 5%."
"En
2006 la nombro de tagoj en Lhasa, en kiuj la aera kvalito
estas bona, superis 99%, nur en du tagoj la vetero estis infektita
de pendantaj partikloj. En Tibeto ne okazis granda medipoluo
kaj la ĉielo estas blua kaj akvo pura. Mediprotektado estas
alte atentita en plano, funkciado kaj administrado de la Qinghai-Tibeta
Fervojo. Ankaŭ la centra registaro zorgas pri la ekomedio
de Tibeto kaj levos investon tiuflanke. Ni povas diri, ke
Tibeto posedas la plej bonan medion en Ĉinio, eĉ en la tuta
mondo," diris Qiangba Puncog.
Li opiniis, ke la tradicia
kulturo de Tibeto neniam estas tiel prospera kiel nun, kaj
paralele disvolviĝas la tradicia kaj moderna kulturoj. Sub
la sistemo de nacimalplimulta aŭtonomeco, la tibeta popolo
estas plene ĝuanta demokration kaj liberecon.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|