Bonhava vivo ĉiam estas revata de la
ĉina popolo. La raporto de la 17-a Tutlanda Kongreso de la
Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) riĉigis la enhavon de ampleksa
konstruado de la bonhava socio menciita en la 16-a Tutlanda
Kongreso de KPĈ: ŝanĝi kvarobligon de la totala enlanda produkto-valoro
en kvarobligon de la pokapa totala enlanda produkto-valoro
en 2020; aldoni la novan postulon "redukti fuelan konsumadon,
protekti la medion"; pli akcenti garantion de la popola
rajto kaj socia justeco; klare elmeti la postulon "enradikigi
la kernan valoran sistemon de socialismo en la koron de la
popolo"; pli emfazi ĝeneralan garantion de minimuma vivtenado
kaj baza kuraca servo de la popolo; kaj unuafoje elmeti ekologian
civilizacion.
Xu Xianchun, vicestro de
la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio, diris, ke kvarobliĝo de
la pokapa totala enlanda produkto-valoro estis decidita pro
la konsidero de kresko de la loĝantaro kaj la bonhavo havas
pli altan normon; kaj la nova postulo "redukti fuelan
konsumadon, protekti la medion" faros realigon de "bonhavo"
pli malfacila. Tio alportos pli evidentajn kaj pli ampleksajn
ŝanĝiĝojn al la popola vivo en la venontaj 5 jaroj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|