Dum la 17-a Tutlanda Kongreso de la
Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĉiuj delegacioj diskutis
pri la raporto.
Pan Yiyang, reprezentanto
de Jiangxi-provinco en orienta Ĉinio, diris: "Sobra konscio
de la kompartianoj pri eventuala danĝero en bona situacio
enkorpiĝas en ĝusta kompreno pri la monda tendenco, en firma
memoro pri la baza stato de la primara periodo de la socialismo
kaj en firma memoro de la ĉefa socia kontraŭdiro, nome la
kontraŭdiro inter pli kaj pli grandiĝanta materia kaj kultura
bezono kaj la postrestinta socia produktado."
"Tio estas grava,
sed reala problemo," diris Yu Wei, reprezentanto de Sichuan-provinco
en sudokcidenta Ĉinio. "Ni devas konsideri pri danĝero
en paca tempo kaj fortigi sobran konscion, tio estas utila
por ne nur rapidigi disvolvon kaj solvi problemon de la popola
vivo, sed ankaŭ intensigi laborstilon de KPĈ."
"Ju pli bona estas
la situacio, des pli oni devas havi sobran konscion pri eventuala
danĝero. Nur tiel ni povas dialektike kompreni la situacion
kaj atingojn, kuraĝe alfronti la problemojn. Kaj nur tiel,
ni povas disvolvi ĝuste kaj glate," diris Chen Xiaochun,
reprezentanto de Jiangxi-provinco en orienta Ĉinio.
En antikva Ĉinio jam estis
diro: "Kiam la ŝtato ĵus gajnis pacon, oni nepre devas
trakti ĉiujn aferojn serioze kaj singardeme, sin deteni de
fiero kaj diboĉo, alie kolapsos definitive la ŝtato."
Cui Baohua, reprezentanto de Sichuan-provinco, diris: "Ĉiam
zorgi la ŝtaton kaj popolon estas eminenta tradicio de la
ĉina nacio, kaj ankaŭ devo de la kompartianoj por disvolvo
de la ŝtato."
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|