La raporto de la 17-a Tutlanda Kongreso
de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) postulis "altigi
la molajn efektivajn fortojn de la ŝtato por garantii bazan
kulturan rajton de la popolo", tio sufiĉe montras ke
KPĈ alte taksas kulturan postulon de popolanoj.
Ye Xiaowen, estro de la
Ŝtata Administracio de Religiaj Aferoj de Ĉinio kaj reprezentanto
de la kongreso, diris, ke la nacia reprosperiĝo bezonas subtenon
de reprosperiĝo de la kulturo, kaj pli kaj pli riĉiĝintaj
ĉinoj pli bezonas kulturon de civilizacia moro.
"Harmonia kulturo
estas animo de harmonia socio kaj ankaŭ spirita apogo de la
popolo por unuiĝo kaj progresado," diris Ling Jiefang,
reprezentanto de la kongreso kaj fama verkisto, "Akcelado
de granda kultura prospero certe akcelos la kulturan aferon
de Ĉinio kaj pli bone garantios bazan kulturan rajton de la
popolo."
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|