Plia zorgo al "komuna ĝuo de la tuta popolo"

"Ĉiuj lernantoj estu edukitaj, ĉiuj laboruloj estu salajrataj, ĉiuj malsanuloj estu kuracataj, ĉiuj maljunuloj estu vivtenataj kaj ĉiuj homoj havu sian loĝejon..." Tiuj sentoplenaj vortoj en la raporto de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) montras la ĵuron, ke disvolvo celas favoron al la popolo kaj bezonas subtenon de la popolo, kaj la popolo devas kune ĝui la fruktojn de disvolvo.

Edukado, laborigo, enspezo, distribuado, socia garantio, medicino, socia administrado... plibonigo de la popola vivo kaj akcelado de la socia konstruado unuafoje aperas en la raporto de la tutlanda kongreso de KPĈ kiel aparta ĉapitro.

Wang Jun, reprezentanto de la kongreso kaj vicministro de financo de Ĉinio, diris, ke dum la konstruado de harmonia socio, oni devas praktiki la koncepton "la tuta popolo ĝuu frukton de disvolvo" kaj iom post iom konstrui la publikan servan sistemon favoran al la tuta popolo, kaj solvi multajn problemojn koncernantajn al la popola vivo, ekzemple, laborigo, kuracado, loĝado, edukado kaj socia garantio de la popolo, kaj akceli harmonian disvolvon de la ekonomio kaj socio de Ĉinio.

Dum la konstruado de la bonhava socio, oni devas zorgi la absolute malriĉajn popolanojn en la kamparo. La raporto de la kongreso promesas "iom post iom altigi la normon por helpi malriĉulojn", tio estas bona informo por la pli ol 20 milionoj da homoj bezonantaj monhelpon.

Altigo de la normo por helpi malriĉulojn multe ŝanĝos la labormetodon, kaj pro tio koncernaj departementoj ellaboris novan metodon. Por altigo de la normo oni konsideras ne nur la bazan vivbezonon de la malriĉuloj, sed ankaŭ iliajn edukadon, kuracadon kaj naturajn katastrofojn, kaj la ŝtato investos pli multan monon por turni la malriĉajn popolanojn de malriĉeco al bonhavo.

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!