La popola vivo rilatas al la estonteco de Ĉinio

de TANG SONG

La problemo pri la popola vivo fariĝis fokusa problemo en kaj ekster la kongresejo, kaj ankaŭ fremdlandaj raportistoj multe zorgis pri tio.

La popola vivo rilatas al la estonteco de la ŝtato. La grava kriterio por juĝi la staton de iu lando estas la popola vivo. Ŝajne la ĉiutaga vivo de la popolo, la vivtenado de maljunuloj, kuracado kaj edukado de infanoj estas privata afero, sed ĉio tio rilatas al la estonteco de la ŝtato, do la popola vivo estas grava marko de evoluado de la lando.

En prospera periodo en la historio de Ĉinio la popola vivo estis bona kaj paca, dum en kaosa periodo la popolo suferis kaj konflikto akriĝis. La popola vivo reflektas ne nur socian kaj ekonomian problemon, sed ankaŭ la politikan. Ĝi montris simpation de la popolo kaj koncentre spegulis la strebatan valoron, koncepton de administrado de la ŝtato kaj nivelon de administrado de la reganta partio.

La ŝlosila problemo de la popola vivo en la nova jarcento ne plu estas solvo de sufiĉaj vestoj kaj manĝaĵoj, sed tiu de pli bona vivo; ne plu estas ekzisto de homoj, sed ilia ampleksa disvolviĝo; ne nur estas distribuado de interesoj, sed ankaŭ garantio de sistemo... unuvorte, tio estas problemo de popola vivo en pli alta nivelo.

En la raporto de tiu ĉi kongreso, ĝenerala sekretario Hu Jintao elmetis 5 taskojn por plibonigo de la popola vivo: "ĉiuj lernantoj estu edukitaj", "ĉiuj homoj havu sian loĝejon", "ĉiuj laboruloj estu salajrataj", "ĉiuj malsanuloj estu kuracataj" kaj "ĉiuj maljunuloj estu vivtenataj". "La popolo ĝuu fruktojn de la disvolvado" estas solena promeso de la ĉinaj kompartianoj.

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!