Intervjuate de raportistoj, Liu Peng,
reprezentanto de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista
Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj estro de la Ŝtata Sporta Administracio
de Ĉinio, diris: "Oni jam sufiĉe sin preparis por porti
la torĉon de Olimpikoj sur la montpinton Ĉomolangma."
Li diris, ke tio estas solena promeso de Ĉinio farita en 2001
al la tuta mondo, kiam ĝi invitis la Olimpikojn.
Liu Peng diris, ke ĉinaj
sportistoj havas superecon en montogrimpado. Jam pli ol 40
jaroj pasis post kiam ĉino unuafoje surgrimpis montpinton
Ĉomolangma. Dum tiam multaj gesportistoj surgrimpis ĝin kaj
multaj sportistoj eĉ multfoje tion faris. Antaŭ nelonge, la
Tibeta Teamo de Montogrimpado de Ĉinio surgrimpis 14 montpintojn
kun alteco de pli ol 8000 metroj super la marnivelo, do, ne
estas problemo, ke la ĉina montogrimpa teamo surgrimpos montpinton
Ĉomolangma en 2008. Krome, ni jam solvis teknologiajn problemojn
por ke la torĉo povu elteni malaltan temperaturon, maldensan
aeron, malaltan aerpremon kaj ventegon, kaj ni jam akiris
sukcesojn en teknologio por televida transsendo en malbonegaj
kondiĉoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|