Dum la tagoj de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista
Partio de Ĉinio (KPĈ), reprezentantoj de Fujian-provinco en
sudorienta Ĉinio varme diskutis pri unuiĝo de la du bordoj
de Taiwan-markolo.
"Unuiĝo de la du bordoj
de Taiwan-markolo estas nepra historia tendenco por la granda
reprosperiĝo de la ĉina nacio. La raporto de la kongreso postulas
subteni ekonomian disvolvon de la regionoj kun kompare granda
investo el Taiwan, tio signifas, ke Fujian-provinco havas
pli bonan ŝancon por sin disvolvi," diris reprezentanto
Zhang Zhinan.
Reprezentanto Zhang Guangmin
diris: "La raporto pri Taiwan-problemo vekis 5-fojan
aplaŭdadon de reprezentantoj, tio montras, ke unuiĝo de la
patrolando estas komuna volo de la ĉina nacio."
Reprezentanto Yuan Rongxiang
diris, ke la raporto prenas subtenadon al ekonomia disvolvo
de la okcidenta bordo de Taiwan-markolo kiel parton de praktikado
de "unu lando kun du sistemoj" kaj de paca unuiĝo
de la patrolando, tio montras, ke la Centra Komitato de KPĈ
alte taksas ekonomian konstruadon en la okcidenta bordo de
Taiwan-markolo. En la pasintaj du jaroj, multaj Taiwan-aj
komercistoj investis en Fujian-provinco, do oni devas akceli
konstruadon de la okcidenta bordo de Taiwan-markolo kaj servi
por unuiĝo de la patrolando.
Reprezentanto Liang Qiping
diris: "Nun ekonomia, komerca kaj kultura interŝanĝoj
de la du bordoj pli kaj pli intensiĝas, kaj multaj Taiwan-anoj
diris al mi, ke ili profitis de la politikoj favoraj al Taiwan
ellaboritaj de la registaro de la ĉeftero. Nun multaj Taiwan-anoj
aspiras kiel eble plej baldaŭan realigon de "rekta poŝtservo,
rekta komercado kaj rekta civila navigado inter la du bordoj"
por pliintimiĝi kaj pliprofundigi kunlaboron de ambaŭ flankoj
kaj klopodi por la granda reprosperiĝo de la ĉina nacio.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|