Peza
kaj longedaŭra tasko de kontraŭkorupto
Korupto estas problemo de
la tuta mondo, ne ekskluzivante Ĉinion. Multaj ĉinoj opinias,
ke la korupto estas granda defio katenanta disvolviĝon de
Ĉinio.
La raporto de la 17-a Tutlanda
Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) klare montras,
ke severe puni kaj efike preventi korupton estas grava politika
tasko, kiu koncernas la simpation de la popolo kaj ekziston
de la kompartio, kion la kompartio nepre devas trakti kun
granda seriozeco. Ĉiuj kompartianoj devas sufiĉe konscii la
longedaŭrecon, komplikecon kaj malfacilecon de la kontraŭkorupta
batalo, meti konstruadon de kontraŭkorupto kaj postulo de
modesteco en pli evidentan pozicion, kaj definitive kontraŭi
korupton.
 Li
Faquan, reprezentanto de la kongreso kaj sekretario de la
Disciplino-Inspekta Komisiono de la kompartia komitato de
Jilin-provinco en nordorienta Ĉinio, diris, ke la raporto
de la kongreso metis la konstruadon de kontraŭkorupto kaj
postulo de modesteco en pli evidentan pozicion, do ĉiuj devas
kontribui por konstruado de la sistemo de puno kaj prevento
de korupto, intensigi kontroladon kaj inspektadon por garantii
efektiviĝon de la koncepto de scienca disvolvo kaj aliaj gravaj
dispozicioj de la centra komitato de la kompartio, ĝustigi
aferojn damaĝantajn la interesojn de la popolo kaj severe
puni koruptitojn.
"La
povo donita de la popolo devas esti uzata por defendi la interesojn
de la popolo, kaj oni devas garantii la povon uzata en sunlumo."
Fei Yunliang, reprezentanto de la kongreso, opiniis, ke nur
kiam oni intensigos kontroladon kaj efikan disciplinadon al
gravaj postenoj kaj unuigos preventadon kaj punadon de koruptiĝo,
povos esti sufiĉe garantiataj la konstruado de la harmonia
socio, efektivigo de la koncepto de scienca disvolvo kaj altiĝo
de la rega kapablo de la kompartio.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|