Je
la 8-a matene de la 21-a de oktobro nia delegacio ekveturis
de nia hotelo al la Popola Halo de Pekino por partopreni en
la ferma ceremonio de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista
Partio de Ĉinio (KPĈ).
La fermo komenciĝis je
la 9-a. Ĝin prezidis Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la
Centra Komitato de KPĈ.
La unua programero de la
fermo estis elekto de membroj kaj kandidataj membroj de la
17-a Centra Komitato de KPĈ kaj membroj de la Disciplino-Inspekta
Komisiono de la Centra Komitato de KPĈ.
Ĉiuj reprezentantoj ricevis
tri balotilojn kun respektiva nomlisto de la kandidatoj. Kiam
la kongreso anoncis komenciĝon de la balotado, ni laŭvice
iris al la balotujo.
Starante antaŭ la balotujo,
mi klare konscias, ke mi balotas ne por mi mem kaj mi prenas
sur min konfidon de multaj bazaj kompartianoj. Mi serioze
metis la tri balotilojn en la balotujon.
Kiam la kongreso anoncis
la rezulton de la elektado, resonadis tondra aplaŭdo en la
kongresejo.
Je la 12-a horo kaj 20
minutoj la kongreso fermiĝis en la kanto “La Internacio”.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|