"La raporto de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ rakontis
grandajn ŝanĝiĝojn de la stato de la kamparanoj laborantaj
en urboj. Nia vivo pli kaj pli boniĝos," diris iuj kamparanoj
laborantaj en urbo Hefei, Anhui-provinco. La paragrafoj de
la raporto pri la popola vivo estas tre popularaj kaj esprimas
prizorgon de KPĈ kaj la registaro al la popolo. Tio signifas,
ke la kamparanoj laborantaj en urboj havos pli bonan vivon.
Liu Liangqian, kamparano
de Anhui-provinco, diris, ke profunde impresis lin la vortoj
en la raporto de la kongreso menciantaj evidentan pliboniĝon
kaj starigon de norma unueca merkato de homaj resursoj.
Liu diris: "En la
pasintaj jaroj mi laboris por submastro kaj estis pagita unufoje
en la jarfino. Mi peze laboris tra la tuta jaro, kaj ĉiam
timis esti nepagita. Mi timis, ke la submastro forkuros malversaciante
mian tutjaran salajron. Nun mi subskribis laborkontrakton
kun laborperejo kaj estas pagata ĉiumonate. La perejo disponigis
al mi kaj mia edzino loĝejon, kaj ni aliĝis al asekuro kontraŭ
korpodamaĝo.
Liu laboris en Kantono,
Ŝanhajo kaj aliaj grandaj urboj por pli ol dek jaroj. En 2003
li interkontraktis kun kompanio-laborperejo de Hefei kaj havas
kantinon kaj loĝejon.
Nun troviĝas en Hefei 190
laborperejoj, kiuj liveras teknikan kaj sekuran trejnadon
por kamparanoj laborantaj en urboj, asekurigas ilin kontraŭ
akcidentoj kaj liveras sintezan servon por ili.
"Mi deziras lerni
teknikon por labori en fabriko," diris Sun Hui, kamparano
el Anhui. Li plej zorgas pri profesia trejnado. Matene de
la 15-a de oktobro, post kiam Sun Hui televidis inaŭguron
de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, li diris al raportisto,
ke li klare memoras la dirojn en la raporto, "perfektigi
sistemon de profesia trejnado por ĉiuj laborantoj", "fortigi
profesian trejnadon por superflua kampara laborforto"
ktp. Li diris, ke kamparanoj laborantaj en urboj ege bezonas
teknikon. Se li ellernos teknikon, estas facile por li trovi
laboron.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|