Maljunulino Liu Yu loĝas en loĝkvartalo proksime al la antikva
Flava Rivero en Suqian. Promenante en la riverborda parko,
ŝi senĝene faras brakomovan gimnastikon, kreitan de ŝi mem.
Antaǔ kelkaj jaroj ŝi forlasis
sian loĝejon en Siyang, Jiangsu-provinco, kaj venis al sia
filo en Suqian por varti la nepinon. Ŝi volis, ke post kelkaj
jaroj, kiam la nepino fariĝos iom granda, ŝi revenos sian
propran hejmon, sed tute ekster sia atendo, iom post iom ŝi
ekamis Suqian kaj jam alkutimiĝis al pasumado ĉe la antikva
Flava Rivero, ĝuante la tiean belan pejzaĝon. Plie la filo
kaj bofilino tre bone traktas ŝin, la maljunulino do decidis
transvivi ĉi tie siajn maljunajn jarojn. Nun la nepino lernas
en mezlernejo kaj la maljunulino ĉiutage pasumas en parko
kaj faras fizikan ekzercadon, dume ŝi konatiĝis kun multaj
novaj amikoj.
"En
la unuaj jaroj post kiam mi venis ĉi tien, la akvo de la antikva
Flava Rivero ne estis tia, kia hodiaǔ. Tiam la akvo malklaris
kaj somere eĉ malbone odoris. Ĉe la dezertaj bordoj de la
rivero estis multe da muŝoj kaj moskitoj kaj iam ni ne kuraĝis
malfermi la fenestrojn rigardantajn al la rivero!" La
malagrabla sceno restas klara eĉ hodiaǔ en ŝia memoro.
Nun
gvidate de la partia komitato kaj registaro de la urbo la
popolo senŝlimigis la riverfundon, kondukis akvon en la antikvan
Flavan Riveron kaj plantis pli ol 100 mil arbojn ambaǔborde
de la rivero. Nun ambaǔflanke de la rivero verdas arboj, belas
floroj kaj pepas birdoj. La loko jam fariĝis unu el la famaj
vindindaĵoj de la provinco.
Tie fluas ankaǔ la Granda
Kanalo, kiu havis la saman sorton, kiel la antikva Flava Rivero.
Ĝi, rigardata kiel ora akvovojo, transiras la urbajn kvartalojn.
Antaǔ dekkelkaj jaroj ĝi estis poluita same grave kiel la
antikva Flava Rivero. Nun oni nomas ĝin salono de la urbo.
Ankaǔ la ĉeborda loko de la Granda Kanalo fariĝis vidindejo
de la provinco.
 Nun
en la urbo Suqian la arbarizitaj lokoj konsistigas 39.81%
de la tutu areo kaj la pokapa arbarizita areo estas 9.85 kvadrataj
metroj. Ĝiaj akvaj areoj estas 233 mil hektaroj. La akva kvalito
de Hongze- kaj Luoma-lagoj atingis la duan klason laǔ la kriterio
de la lando kaj en 320 tagoj de 2006 la tiea aero estis bonkvalita.
La loĝantoj de Suqian nun
ĝuas freŝan aeron kaj bluan ĉielon, dank' al ekologia konstruado
kaj mediprotektado.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|