
La
raporto de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ akcentas, ke Ĉinio
klopodos por ke la popolo laboru kaj vivu en bona ekomedio
kaj efektivigu kontinuan disvolvadon de la ekonomia socio.
Kelkaj reprezentantoj el okcidenta Ĉinio opinias, ke la ideo
pri kontinua disvolvado estas tre grava, precipe por ekspluatantaj
provincoj en okcidenta Ĉinio.
Reprezentantoj el la Ningxia-a
Huj-nacia Aŭtonoma Regiono kaj Sichuan-provinco diris, ke
la ideo pri kontinua disvolvado de la ekonomia socio havas
profundan signifon kaj ĝia elmeto estas tre ĝustatempa. En
nuna ekspluatado de okcidenta Ĉinio iuj lokoj enkondukis de
orienta Ĉinio programojn multe poluantajn kaj multe fuel-konsumantajn.
Tio ne konformas al la kontinua disvolvado.
Reprezentanto Liu Yun el
la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono opinias, ke disvolvado
estas la plej grava por la malriĉaj regionoj. Tamen oni devas
atentigi tieajn popolanojn, ke neŝancelebla estas la baza
postulo efektivigi kompletan daŭrigeblan disvolvadon, kaj
profundigi la ideon pri kontinua disvolvado en la korojn de
la popolanoj.
Reprezentantino
Ma Yulan longatempe okupiĝis pri disvastigo de avangarda agrikultura
tekniko. Ŝi diris al raportisto, ke antaŭe ĉiu-jare okazis
sekeco en la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono. Ĉi-jare
oni prove praktikis en iuj lokoj la teknologion pri kovrado
per plasta membrano en printempo kaj aŭtuno por utiligi pluvon
de aŭtuno. Laŭkalkule, post praktikado de la teknologio la
mua produktokvanto de tritiko kreskis de 40 kilogramoj al
400-500 kilogramoj, kaj tiu de terpomo kreskis de 400-500
kilogramoj al 1200-1500 kilogramoj.
Ma Yulan ĝoje diris, ke
la kamparanoj profitis el la teknologio kaj ilia aktiveco
altiĝis. Ĝi utilas ne nur al protektado de ekomedio, sed ankaŭ
al la kontinua disvolvado de okcidenta Ĉinio.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|