La popolo ĝuu fruktojn de disvolvado (IV)
Akcenti laborigon por harmonio

En 2007 kvankam malofte vidiĝis homfluoj svarmantaj al foiroj de laborigo en grandaj aŭ mezgrandaj urboj, tamen la situacio de laborigo estas ankoraŭ rigora.

La Ŝtata Disvolva kaj Reforma Komisiono kaj aliaj departementoj de Ĉinio informas, ke la nombro de senlaboruloj malkreskos en 2007, tamen la laboriga premo ne reduktiĝos.

De post la 16-a Kongreso de KPĈ, la ĉina registaro publikigis serion da politikoj pri laborigo, inter kiuj la plej grava strategia politiko estas certigi la gravecon de neŝtata ekonomio. Tio favorigas la civilan ekonomion por laborigo. Samtempe la registaro publikigis konkretajn politikojn stimuli disvolviĝon de serva kaj laborintensa entreprenoj por vastigi laborigan merkaton.

En Jinniu-distrikto de la urbo Chengdu de Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, iuj senlaboriĝintoj trovis novan laboron dank' al la nova politiko, ke nove establitaj serv-entreprenoj, kiuj laborigis senlaborulojn, konsistigantajn pli ol 30% de la totala laborantaro, ne pagas impostojn pri negoco, urba konstruado kaj gajnado por tri jaroj. Kaj aliaj efikaj rimedoj en diversaj lokoj solvis la problemon por doni laboron al sennombraj altlernejaj diplomitoj kaj familioj sen laborantoj.

En la pasintaj kvin jaroj faciliĝis laborula fluado kaj loĝa administrado. Por pli kaj pli da homoj, familia registro ne plu estas malhelpo en publika servo, vojaĝo, aĉetado, edukado, kaj socia garantio. Laboriga merkato pluapaŝe vigliĝas.

Ekde 2003 altigi laborigan rilatumon estas unu el la celoj de makroreguligo en Ĉinio. Stimuli laborigon kaj relaborigon, kaj limigi senlaborecon en urboj kaj urbetoj jam fariĝis kriterio por juĝi laboron de ĉiunivelaj registaroj.

En tiu situacio kvanto de laboruloj altiĝas kaj laboriga strukturo pliboniĝas. Samtempe senlaboreco en urboj kaj urbetoj restas malpli ol 4.3%.

En marto 2007 ellaboriĝis projekto de leĝo por stimuli laborigon. Koncerna respondeculo el la ministerio pri laboro kaj socia garantio informis, ke Ĉinio establos longtempan sistemon por antaŭenpuŝi laborigon pere de la leĝo.

Same kiel aliaj evoluantaj landoj, Ĉinio longtempe alfrontas la problemon de laborigo. Por solvi la problemon, fakuloj proponas starigi strategion pri prioritato de laborigo kaj fortigi makroreguligon de la registaro.

 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!