Ye Zijing estas emerita kadro en Zhenjiang, urbo de Jiangsu-provinco.
Li naskiĝis en 1933, kaj eklaboris en 1949. Ekde tiam li komencis
fari notojn pri sia spezado. Escepte de tiuj, kiuj estis faritaj
antaŭ 1966 kaj forbruligitaj, li nun konservas 30 kontolibrojn
pri sia spezado kaj du jarajn kategoriajn kontolibrojn de
la pasintaj 41 jaroj. La notoj en la kontolibroj estis detalaj,
de kelkdek mil juanoj al unu feno (100 fenoj egalas al 1 juano).
En majo 2005 Ye aĉetis komputilon
per 5100 juanoj (ĉ. 510 eŭroj) kaj vizitis komputilan kurson
en lernejo por maljunuloj. Nun ĉiuj liaj notoj estis enskribitaj
en la komputilon.
Enspezo kreskas
ĉiujare
Liaj
32 kontolibroj montras, ke la jara enspezo de la familio Ye
en 1966 estis 1509.89 juanoj. Tiam, preskaŭ ĉiujare lia familio
eltenis deficiton. En 1980 la familio el kvin membroj ŝuldis
entute 384.31 juanoj. En 1981 la familio sin liberigis de
ŝuldo kaj deponis 130.57 juanojn. Ĝis 1990 la familio ŝparkasis
10678.60 juanojn, kaj en 2000 la sumo superis cent mil juanojn.
Ekde 1981 la vivo de la
familio Ye boniĝis pro altiĝo de salajro kaj enspezo de diversaj
laboroj. En libera tempo liaj edzino kaj filinoj faris brodadon
kaj pasamenton, rompis juglandojn... tial la familia enspezo
senĉese kreskis.
La kontolibroj de Ye estas
detalaj. Li notis ĉiujn spezojn, eĉ teon, fruktojn kaj ĉiutagajn
necesaĵojn donitajn de laborejoj.
Interese, se oni komparas
la enspezojn de Ye kaj lia edzino. Antaŭ 1963 la enspezo de
Ye estis malpli alta ol tiu de lia edzino. Sed post 1979 grandiĝis
la diferenco inter iliaj enspezoj, precipe post kiam Ye akiris
la kvalifikitecon de inĝeniero kaj poste tiun de supera inĝeniero.
Tio montris, ke de post 1980 la ĉina registaro alte taksis
la intelektulojn. Plie malsameco de profesioj decidas la enspezon:
Ye laboris en trafika buroo, dum lia edzino en gubernia vesto-fabriko.
Nun lia enspezo estas trioble pli alta ol tiu de lia edzino.
Ŝparo pliiĝanta
Ye ĉiam estas kontenta
pri la ŝanĝiĝo de la vivo: antaŭ 1980 liaj familianoj manĝis
simple kaj mallukse. Sed poste ili povis ĝui pli kaj pli multe
da viando kaj fiŝo. Ili komencis trinki lakton kaj preni ginsengon,
moruoleon kaj mielon. La elspezo por tonikaĵoj en 1994 estis
492 juanoj kaj en 2003 -- 2654 juanoj.
Menciinte ĉiutagajn necesaĵojn,
Ye diris kun rideto: "En la 50-60-aj jaroj de la 20-a
jarcento, ni devis ŝpari kelkajn monatojn por aĉeti fonto-plumon,
kaj por ordinara brakhorloĝo, ni devis fari ŝparadon kelkjare!
Tiam ni longe konsideris antaŭ decido de aĉeto. Sed nun estas
male. Ni aĉetas tuj tion, kion ni deziras. En nia hejmo ni
posedas du kolorajn televidilojn, unu estas en sidoĉambro
kaj la alia en dormoĉambro. Ne mankas al ni fridujo, klimatizilo,
elektra marmito, mikroonda bakujo ktp. Kaj du lavmaŝinojn
ni havas, unu por multaj vestoj lavotaj kaj la alia por malmultaj."
La familio pagis 971 juanojn
por amuzo en 1994, kaj 4868 juanojn en 2003. Ili abonis kvar
ĵurnalojn, du gazetojn kaj ĉiutage ili legis du horojn. Pro
maljuneco Ye kaj lia edzino ne zorgas mastrumadon kaj taglaboristino
venas por fari purigadon.
Ye rakontis pri la sumoj
de mondonaco donita al infanoj ĉe la Printempa Festo. En 1967
la sumo estis 0.2 juanoj, en 1979 -- 2 juanoj, en 1991-- 20
juanoj kaj en 2003 -- 200 juanoj. En ĉiu 12-a jaro la sumo
dekobliĝas.
Atesto de bonstatiĝo
En
2002 la enketa taĉmento de Zhenjiang-urbo dungis Ye kiel specialan
enketanton. Ekde tiam Ye havis du kontolibrojn, unu por si
kaj la alia por la taĉmento.
Ye diris, ke la penso de
nunaj junuloj estas ege malsama ol tiu de lia generacio. En
2003 li donis al la filino 23 mil juanojn por ŝia aĉeto de
loĝejo, tio estis la plej granda elspezo de la familio tiujare.
Parolante pri tio, li estis kortuŝita: “Mi kaj miaj generaciuloj
elspezas ok juanojn se ni posedas dek juanojn. Sed mia filino
prunteprenis de banko 200 mil juanojn por aĉeti loĝejon kaj
kvitiĝos en la venontaj 14 jaroj, inkl. de 60 mil juanoj da
interezo. Sed ŝi diris, ke ŝi akiros loĝejon pli frue je 14
jaroj, kaj cetere ĝi plivaloriĝos!
La kontolibroj de Ye atestas
sociajn ŝanĝiĝojn kaj ekonomian disvolviĝon, montrante evoluon
de konsumado. Estas rare, ke oni longe notas la enspezadon
de la familio kaj tiom longe konservas la notaĵojn.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|