Problemo pri socia asekuro
Wang
Fengzhu estas senlaborulino. Antaŭ 13 jaroj ŝi senlaboriĝis,
ĉar bankrotis la fabriko de legompeklaĵoj, kie ŝi laboris.
Poste ŝi sin vivtenis per porko-bredado. Pro neperfekteco
de la politiko de asekuro ŝi ne povis ĝui socian asekuron.
La loka registaro reviziis koncernan politikon en la pasintaj
jaroj, kaj Wang aliĝis en la asekuron post pago de kotizo
kaj prenas de banko pli ol 400 juanojn ĉiumonate.
Delonge iuj lokaj registaroj
ĉasis kreskon de produkto-valoro, eksportadon kaj alian ekonomian
disvolviĝon. Pro tio ekonomio multe kreskis, tamen problemoj
venas unu post la alia, precipe tiuj en socia asekuro.
La
socia asekuro estas "stabiligilo" de la socio. En-
kaj eksterlandaj ekonomiaj disvolviĝoj manifestas, ke por
konstrui harmonian socion, oni devas unue konstrui socian
asekuron en urboj kaj urbetoj.
Depost 2002 diversnivelaj
registaroj de Ĉinio praktikas unuiĝon de unueca socia planado
kaj individuaj kontoj, perfektigas asekuron por maljunula
vivtenado, tiun kontraŭ kuracado, senlaboreco kaj minimuma
vivteno en urboj kaj urbetoj. Dank’al tio kreskis la nombro
de aliĝintoj al la socia asekuro.
Laŭ
statistiko de la Ministerio de Civilaj Aferoj de Ĉinio, kreskis
en 2006 la nombroj de aliĝintoj al asekuro kontraŭ maljunula
vivtenado, kuracado, laborakcidento kaj naskado je dekoj da
milionoj da homoj. En 2007 la centra financo elspezis 201.9
miliardojn da juanoj por asekuro, je 24.7 miliardoj pli multe
ol tiu en la pasinta jaro.
En
iuj riĉaj regionoj jam stariĝis kampara socia asekuro. Multaj
kamparanoj ĝuas pension kaj subvencion en kuracado. Ili estas
favorataj de la novtipa socia asekuro. La kampara socia asekuro
fariĝis frapa fokuso de la sistemo de socia asekuro en Ĉinio.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|