Pli da atento al la socia egaleco
Ekde praktikado de reformado kaj pordo-malfermo en 1978, la
ĉina ekonomio rapide kreskis kaj la sinteza ŝtatforto senĉese
altiĝas, individua enspezo evidente multiĝas, kaj nombro de
malriĉuloj reduktiĝas, tamen la enspeza diferenco vastiĝas,
kaj akre elstaras neegaleco en enspezo kaj distribuado.
Ciferoj de la Ĉina Akademio
de Sociaj Sciencoj montras, ke en 2005 la enspeza diferenco
inter la urboj kaj kamparo estis 3.22:1. La diferenco serioze
influas la procezon de reformado, disvolviĝon de la ekonomio
kaj stabilecon de la socio. Pro tio la raporto de la 16-a
Kongreso de KPĈ postulas, ke la registaro reguligu la ordon
kaj rilatojn en distribuado kaj inhibicu tro grandan diferencon
de enspezo. La raporto certigis por la unua fojo, ke la registaro
kreskigu nombron de salajruloj kun meza enspezo kaj altigu
salajron de laboruloj kun malgranda enspezo.
Post
tio la ĉina registaro multe klopodis por ĝustigi la distribuadon
de enspezo, precipe limigi la enspezon de monopolaj profesioj.
Tion aklamas la popolo. En 2006, puŝate de la registaro kaj
la publika opinio, departementoj de elektro kaj publika trafiko
nuligis privilegion al sia dungitaro. Ĉe la fino de la sama
jaro la Ministerio de Laboro kaj Socia Garantio kaj la Ministerio
de Financo kune anoncis limigi skalon de levo de salajro en
entreprenoj kun jam alta salajro.
En majo 2007 kunveno de
la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio
de Ĉinio refoje diskutis pri distribua sistemo kaj enspeza
ordo, kaj elmetis pli ampleksan kaj pli klaran politikon kaj
konkretajn metodojn por ĝustigi la distribuadon de enspezo.
Lu Xueyi, estro de la Ĉina
Sociologia Instituto, diris, ke grandiĝo de diferenco de enspezo
estas fenomeno en ekonomia kreskado en ĉiuj landoj. Ĉinio
troviĝas en la periodo de ampleksa transformiĝo kaj alfrontas
malfacilojn kiel neekvilibra ekonomio, neperfekta leĝa sistemo,
neperfekta financa kaj imposta sistemo, nematura socia asekuro,
sekve solvi la problemon de diferenco de enspezo restas nefacila.
La plano por 2006-2010 pli atentas la socian egalecon. Kredeble
en la venontaj 5 jaroj KPĈ kaj la ĉina registaro ellaboros
pli fortajn politikon kaj metodojn por forigi neegalecon en
distribuado. Antaŭvideble en 2020 fundamente formiĝos en Ĉinio
racia kaj orda situacio de distribuado aspirata de la tuta
socio.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|