Antaŭ
1990 profesiuloj ricevis je la komenco aŭ fino de monato salajran
paperbendon, sur kiu listiĝis kategorioj kaj tutoj de salajro.
En la lastaj 1990-aj jaroj ili ne ricevis salajron en kontanta
mono, sed en banklibreto aŭ bankkarto, tamen salajra paperbendo
fariĝis pruvo de ĉiumonata enspezo.
S-ino Zheng Yuehong loĝanta
en Ŝanhajo estas inĝeniero de la Limigita Kompanio Jahwa Unuiĝinta
de Ŝanhajo. Ŝi ŝatas kolekti poŝtmarkojn, poŝtkartojn, konkojn,
koralojn, telefonkartojn ktp. Mi trovis en ŝia kolekto salajrajn
paperbendojn de la pasintaj 20 jaroj. Por Zheng la paperbendoj
estas tre valoraj, ĉar ili notas la ŝanĝiĝojn en la pasintaj
20 jaroj.
Zheng kaj ŝia edzo Li Qinglong
diplomiĝis el universitato je la komenco de la 1970-aj jaroj.
Poste ili laboris en dentopasta fabriko de Ŝanhajo kaj geedziĝis
je la fino de 1986. Por simboli novan vivon, ekde januaro
de 1987 Zheng kolektis salajrajn paperbendojn. Mi vidis, ke
la bendo de januaro 1987 estas mimeografita kaj fariĝis flava,
sur ĝi listiĝas 17 kategorioj, ekzemple "salajro",
"subvencio por flankmanĝaĵoj" ktp, kaj la totala
salajro estis 52.7 juanoj.
En la 1990-aj jaroj ekspluatado
kaj malfermo de Pudong vigligis disvolviĝon de Ŝanhajo. Akceliĝis
reformo de ŝtataj entreprenoj en Ŝanhajo, kaj pliboniĝis vivo
de la familio Zheng. En 1991 Zheng havis oficon en la kompanio
Jahwa de Ŝanhajo kiel direktoro de la departemento de baza
esplorado. Nelonge poste Jahwa kunlaboris kun la kompanio
Johnson de Usono, kaj la salajro de Zheng kreskis al 1000
juanoj; en 1994 la Dentopasta Fabriko de Ŝanhajo, kie ŝia
edzo laboris, kunlaboris kun la kompanio Unilever, kaj lia
salajro altiĝis al 1000 juanoj. Li laboris unue kiel ordinara
vendisto kaj poste promociiĝis al vend-direktoro, kaj lia
salajro leviĝis al 3000 juanoj en 1997.
Zheng priskribis tiun periodon
"en ŝanĝiĝo tago post tago". En 1996 Jahwa distribuis
al Zheng ĉambron kun 16 kvadrataj metroj. Zheng diris: "Malgraŭ
malgrandeco, ĝi estis nia unua loĝejo. Ni zorgeme utiligis
ĉiun uzeblan spaceton." En malnova foto, mi vidis, ke
la ĉambro estis delikate ornamita, kaj lito estis enmetita
sur balkono kovrita per fenestroj. "Mia filo dormas sur
balkono," diris Zheng. En la sama jaro Zheng aĉetis koloran
televidilon kontraŭ 5000 juanoj.
"Ambaŭ
ni ŝatas vojaĝon. Sed en certa tempo post geedziĝo ni ne havis
monon, kaj ni povis nur promeni en urbo, maksimume ekskursi
al antaŭurbo. En 1990-aj jaroj ni havis monon por vojaĝi aliloken,"
diris Zheng montrante fotojn ĉe vidindejoj.
Du jarojn poste Zheng akiris
de la kampanio apartementon kun 53 kvadrataj metroj. "La
apartemento estis granda siatempe," Zheng fieris pro
tio. Ili jam havis sufiĉan monon kaj dekoraciis la loĝejon.
10 jarojn poste ĝi ankoraŭ aspektas elegenta kaj delikata.
Akvario sur fenestrobreto, en kiu naĝas koloraj tropikaj fiŝoj,
beligas ilian komfortan loĝejon.
Menciinte la nunan vivon,
Zheng prezentis al mi la salajran paperbendon de majo 2007.
Sur ĝi listiĝas almenaŭ 30 kategorioj, kiel ekzemple "baza
salajro", "postena salajro" ktp, kaj la reala
enspezo estas 4557.93 juanoj monate. Zheng diris: "En
1991 ni havis postenan kaj kontribuan salajrojn; ekde majo
ni havis akumulan fonduson por loĝejo; en majo 1994 pensia
asekuro estis aldonita; en novembro 1998 pliiĝis asekuro kontraŭ
malsanoj kaj asekuro kontraŭ senlaboreco. La kompanio kaj
dungitoj proporcie pagas la kotizon por la supraj fondusoj
kaj asekuroj."
Zheng diris al mi: "Tralegante
la salajrajn bendojn de la pasintaj 20 jaroj, ni havas ĝojon
neesprimeblan, ke nia salajro kreskis de dekoj al miloj da
juanoj. La salajraj bendoj estas bona atestilo de vivnivela
altiĝo en tiuj jaroj."
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|