37-jara Yu Xiaolan estas
unu el la reprezentantoj de la 17-a Tutlanda Kongreso de la
Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Ŝi vivas en montvilaĝo de
Zuoyu-gubernio de Shanxi-provinco en norda Ĉinio. En la pasintaj
10 jaroj, Yu Xiaolan kaj ŝia edzo plantis 600 milojn da arboj
kaj per tio verdigis ĉ. 167 hektarojn da tero sur dezertaj
montoj.
Yu Xiaolan naskiĝis en
familio de ŝtatoficisto en Yunnan-provinco en sudokcidenta
Ĉinio. En 1989, 24-jara Yu Xiaolan forlasis sian bonan oficon
kaj komfortan vivon en urbo kaj venis al malgranda kaj malriĉa
montvilaĝo kune kun sia edzo malmobilizita.
Tie ili laŭkontrakte kulturis
2 hektarojn da malfekunda tero ĉe rivero kaj ĉ. 270 hektarojn
da tero sur dezertaj montoj. Ili plantis fruktarbojn por plibonigi
sian vivon kaj verdigi la montojn. Ili laboris de frumateno
ĝis malheliĝo kaj manĝis mantoon (plej ĉefa manĝaĵo el vaporumita
fermentinta pasto), terpomon kaj tujvermiĉelojn. Por akvumi
arbidojn, ili dekojn da fojoj devis iri malsupren por porti
akvon supren sur la montojn.
Foje en aprilo de 2000 kiam
ŝi estis transportanta akvon, pro malatento ŝi ruliĝis malsupren
de montdeklivo kaj vundiĝis. Sed tio ne ŝanĝis volon de Yu
Xiaolan en verdigo de dezertaj montoj. En 2001, la geedzoj
laŭkontrakte kulturis 400 hektarojn da tero sur dezertaj montoj.
En la pasintaj jaroj, por arbarigi la dezertajn montojn, ili
finuzis sian tutan deponaĵon kaj la monon senditan de la patro
kaj du pliaĝaj fratinoj de Yu Xiaolan, krome, ili forvendis
oran ornamaĵon aĉetitan ĉe geedziĝo.
 La
strebo de Yu Xiaolan kaj ŝia edzo gajnis subtenon de la loka
registaro. Helpate de la loka registaro, ili jam verdigis
167 hektarojn da tero sur dezertaj montoj plantinte pli ol
600 milojn da arboj.
Sed ambicia Yu Xiaolan
ne kontentiĝis per tio. Ŝi volas kunligi arbarigadon kun brutbredado
doni modelon al la samlokanoj. Ŝi planis starigis kompare
grandan plilaborejon de grenoj, ekonomian forstejon kaj paŝtejon
por bredi bovojn kaj ŝafojn.
Pro ŝia senlaca penado
de arbarigado de dezertaj montoj, ŝi estis elektita reprezentanto
de la 16-a kaj la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ.
Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! |