La
nigra profesia kostumo kaj klara kaj diskreta parolo karakterizas
Sun Farong, kiu profesie laboras kiel advokato jam 15 jarojn.
Ŝi, membro de KPĈ kun 31-jara partianeco, estas unua rekte
elektita profesia prezidanto de advokata asocio.
Sincere servi al
ĉiu advokato
"Estiel prezidanto
de la asocio, mi devas bone servi al ĉiu advokato," tiel
diris s-ino Sun pri sia okupo.
La de ŝi prezidata advokata
asocio de Chongqing estas faka asocio kun 3236 profesiaj advokatoj.
Aprile de 2005, en la Tria
Kongreso de Advokatoj de Chongqing, Sun Farong per multe pli
ol duono da balotiloj estis elektita kiel prezidanto de la
advokata asocio de la urbo. Tio signifas, ke ŝi devas forlasi
la oficon de fondinto de advokatejo kaj altan salajron kaj
eklabori kiel servanto de la advokatoj. Sed ŝi diris: "Mi
volas nur servi al advokataro."
Iu advokato suferanta de
kancero, sendis al Sun retleteron por peti ŝian helpon, kio
metis Sun en profundan meditadon. Proponate de ŝi, la asocio
starigis fonduson per 2% de la kotizo de siaj membroj por
helpi la advokatojn, kiuj estas turmentataj de financaj malfaciloj.
Dank' al ŝia penado la
asocio pagis profesian asekuron por ĉiuj siaj membroj kaj
invitis justicajn fakulojn kaj eminentajn advokatojn lekcii
al ili, starigis fakan komisionon. Dank' al ŝia reguligado
oni bone solvis la problemon de asekuro de advokatoj pri ilia
vivtenado ĉe la maljuneco.
Dum pli ol du jaroj Sun
vizitis ĉ. cent advokatejojn en la 30 distriktoj kaj gubernioj
de Chongqing. Ŝi serioze aǔskultis kaj kolektis sugestojn
kaj proponojn de la advokatoj, kiuj estas tre utilaj por ŝia
estonta laboro.
Por ke advokatoj
ludu pli gravan rolon en la socio
Post sia enoficiĝo Sun
instigis advokatojn partopreni en traktado de la popolaj leteroj
kaj akcepto de vizitantoj, koncernantaj leĝajn aferojn.
De junio de 2005 ĝis nun
la Justica Buroo de Chongqing organizis pli ol mil advokatojn,
kies ĉefa parto estas kompartianoj, partopreni en laboro de
la akceptejo de diversnivelaj kompartiaj komitatoj kaj registaroj
de la municipo. Sole en la akceptejo de la urba registaro
oni akceptis proksimume 6 mil homfojojn.
Post prezidantiĝo de Sun,
la advokata asocio de la municipo fondis centron pri leĝ-defendo
por la kamparano-laboruloj de la Akvorezervejo de la Tri Gorĝoj
de Yangzi-rivero kaj centron por leĝe helpi neplenkreskulojn,
funkciigis leĝ-konsultan linion, kie apartaj leĝaj laborantoj
faras senpagan, facilan kaj rapidan leĝan servon. Samtempe
kun tio iuj advokatejoj de la municipo kunlaboras kun advokatejoj
en malproksimaj kaj izolaj lokoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|