|   
                     
                    La raporto de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ montras, ke 
                    oni prenos konstruadon de ekologia civilizacio kiel unu el 
                    la novaj postuloj por efektivigi la celon ĉiuflanke konstrui 
                    bonhavan socion. La raporto diras, ke oni devas meti konstruadon 
                    de resursoŝpara kaj bonmedia socio en elstaran lokon de disvolva 
                    strategio industria kaj moderna, kaj ĉiu institucio kaj ĉiu 
                    familio devas efektivigi tiun postulon.  Reprezentantoj Wang Youde 
                    kaj Niu Yuqin venis el malsamaj lokoj, tamen ili havas saman 
                    konon pri konstruado de ekologia civilizacio pro sia simila 
                    vivsperto.  “Ni bezonas ne nur riĉiĝon, 
                    sed ankaŭ verdiĝon,” diris Wang Youde el Lingwu de la Ningxia-a 
                    Huj-nacia Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio. En la pasintaj 
                    24 jaroj li gvidis la laboristojn de sia forstejo starigi 
                    en dezerto verdan ŝirmilon longan je 42 kilometroj oriente-okcidente 
                    kaj larĝan je 10 kilometroj sude-norde. La fiksa kapitalo 
                    de la forstejo multiĝis de 400 mil al 40.2 milionoj da juanoj, 
                    kaj la averaĝa jara enspezo de la laboristoj kreskis de 1200 
                    al 12 mil juanoj.  Antaŭ la sukceso Wang Youde 
                    kaj liaj laboristoj ne heltis. Ili utiligis plejparton de 
                    la kolektiva kapitalo por daŭre bremsi dezerton. Wang diris: 
                    “Disvolo devas esti daŭrigebla. Se oni nur zorgas la nunajn 
                    interesojn, sablovento certe venos denove. Verdigo de sablejo 
                    bezonas senĉesan klopodon de kelkaj, dekkelkaj, eĉ kelkdekaj 
                    generacioj.”   58-jara 
                    Niu Yuqin estas kamparanino de Jingbian-gubernio en Shaanxi-provinco. 
                    Dum la pasintaj 23 jaroj ŝi gvidis lokajn kamparanojn superregi 
                    sablejon de 110 mil muoj (15 muoj = 1 hektaro).  Komence ŝi verdigis sablejon 
                    nur por sin liberigi el malriĉeco. En la printempo de 1984 
                    ŝi laŭkontrakte ekkulturis arbojn en sablejo. Ŝi diris: “Tiam 
                    mi pensis, ke nur se ni povas iri el malriĉeco, ĉian malfacilan 
                    laboron ni ne timas.” Post ŝia klopodado la sablejo iom post 
                    iom verdiĝis, kaj ŝi iom post iom riĉiĝis.  “Se homoj ne superregus 
                    sablejon, ĝi superregus homojn” – jen penso de Niu Yuqin. 
                    Kiam ŝi havis kontantan monon, ŝi aĉetis arbidojn kaj fosis 
                    kanalon. Ĉi-jare ŝi fondis la Jingbian-an Sabloregan Kompanion 
                    por superregi sablejon kune kun lokaj kamparanoj.  La du reprezentantoj kredas, 
                    ke sub la gvidado de la alvoko konstrui ekologian civilizacion 
                    Ĉinio certe povos fariĝi bela ĝardeno, en kiu la homoj kaj 
                    naturo kunestos harmonie.
   Ni 
                    tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!   |