La 18-an de oktobro Zhang 
                    Xinshi, reprezentanto de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista 
                    Partio de Ĉinio kaj sekretario de la partikomitato de la urbo 
                    Suqian, venis al la redakcio El Popola Ĉinio kaj kunsidis 
                    kun ĝiaj raportistoj. En la kunsido li prezentis la sukcesojn 
                    de la scienca disvolviĝo de Suqian per lumbildoj. 
                   La urbo Suqian en norda 
                    parto de Jiangsu, ĉemara provinco de Ĉinio estis ekonomie 
                    postiĝinta loko. Ĉe ĝia urbiĝo en 1996, kiam 4 malriĉaj gubernioj 
                    kuniĝis en urbon, tie mankis centra distrikto kaj preskaǔ 
                    ne troviĝis granda entrepreno, nek socia establo kaj ĝiaj 
                    ĉefaj ekonomiaj normoj estis en la lastaj lokoj de la provinco. 
                   "Dum la kongreso mi 
                    multe pensis kaj multe lernis, kion mi notis en mia individua 
                    blogo," diris Zhang. 
                   "Mia pripenso pri 
                    la raporto", "Admiro pri la unueca soci-asekura 
                    sistemo de la tuta lando", "Ŝaĝa rimedo por demokratio", 
                    "Rekta elekto por pli da enpartia demokratio" kaj 
                    aliaj artikoloj, verkitaj de Zhang en la pasintaj tagoj dum 
                    la kongreso, estis publikigitaj en lia blog-paĝo. Zhang uzis 
                    preskaŭ ĉiun libertempon dum la kongreso por skribi surrete 
                    tiujn artikolojn kaj legi iliajn eĥojn. 
                   Liaj artikoloj publikigitaj 
                    en la paĝoj de blogo ofte vekis varman diskuton de la retumantoj 
                    kaj iu lia artikolo estis vizitata de 270 mil homfojoj. Ja 
                    estas ne strange, ke li estas fama persono en la retpaĝoj 
                    de la blogo Land-potencigo de la reto www.people.com.cn kaj 
                    sekve de tio li estas nomata blog-sekretario. 
                    "Nun 
                    kiam ni, ŝtataj oficistoj kunvenas aŭ faras raporton, mi ĝenerale 
                    uzas multmediajn rimedojn," diris Zhang.  
                   Blogo funkcias ne nur kiel 
                    platformo de Zhang por interŝanĝi opiniojn kun siaj retumantoj, 
                    sed ankaǔ kiel grava kanalo por koni la popolan vivon kaj 
                    iliajn dezirojn. Li ĉiam atente legas la retmesaĝojn de siaj 
                    bloglegantoj kaj de tio akiras informojn kaj sugestojn. 
                   Multaj retumantoj admiras 
                    gravajn ŝanĝiĝojn de Suqian. Zhang diris, ke Suqian kvankam 
                    estas postiĝinta loko de Jiangsu, tamen en la pasintaj 5 jaroj 
                    ĝi multe ŝanĝiĝis. En tiuj jaroj la jara pokapa disponebla 
                    enspezo de la urbanoj leviĝis de 2946 juanoj al 8176 juanoj 
                    (ĉ. 7.5 juanoj = 1 usona dolaro), dume tiu de la kamparanoj 
                    leviĝis de 1993 juanoj al 4242 juanoj. La popolo klare scias, 
                    ke en tiuj 5 jaroj la loko progresis tre rapide.  
                  En la lastaj jaroj Suqian 
                    liveris serion da rimedoj, kiel ekzemple senpage trejni laborulojn 
                    sen fakaj scioj kaj sen teknikaj kapabloj, funkciigi klinikojn 
                    kaj vilaĝajn kuracejojn favorajn al la malriĉaj popolanoj 
                    kaj disdoni kuracajn kartojn favorajn al la malriĉuloj. Kaj 
                    en 2004 ĝi, la unua en Jiangsu-provinco, nuligis agrikulturan 
                    imposton, kaj la unuan de oktobro, 2007, komencis praktiki 
                    medicinan asekuron por ĉiuj loĝantoj. 
                   Sur la vasta ebenaĵo kun 
                    abundo da riveroj kaj lagoj en sia loko, Suqian-anoj praktikas 
                    la politikon konstrui la lokon en ekologian kaj verdan hejmon 
                    kaj efektivigas daǔran disvolvadon. Ĉar la grundo kaj klimato 
                    de Suqian estas taǔgaj por poploj, la registaro do stimulas 
                    kamparanojn en kulturado de poploj kaj promesis doni rimarkindan 
                    subvencion al la poplo-plantantoj. Fine de 2006 la loko jam 
                    havas 153 mil hektarojn da poploj, kaj pro tio ĝi portas la 
                    nomon popla ĝardeno, kaj multe da kamparanoj bonhaviĝis. Krom 
                    tio la loko estas landfama ankaǔ de akvoproduktaĵoj, floroj 
                    kaj silkraǔpaj kokonoj. Tie la akva areo atingis 233 mil hektarojn. 
                    Tie kuŝas Hongze- kaj Luoma-lagoj, kies akvokvalito atingis 
                    la duan klason laǔ la ŝtata normo. Tie la verdaĵoj ampleksas 
                    39.81% de la loko kaj sekve de tio ĝi fariĝis unu el la avangardaj 
                    lokoj de ebenaĵa arbarizado de Ĉinio. 
                   La rapida progreso montriĝas 
                    ne nur en kresko de la ĉefa ekonomia normo, sed ankaǔ en pliboniĝo 
                    de la popola vivo kaj la medio de loĝado. "En la estonteco 
                    mi certe pli bone faros la aferojn por la popola vivo," 
                    li diris. 
                    Li diris ankaǔ, ke en la tago, kiam li startis al la kongreso, 
                    en Suqian falis pluveto. Li kune kun aliaj kongresanoj plantis 
                    17 osmantujojn. La 17 osmantujoj, ĉiamverdaj kaj aromaj, simbolas 
                    ne nur mediprotektadon, sed ankaǔ la viglan socian disvolviĝon 
                    de Ĉinio kaj ĉiam pliboniĝon de la popola vivo. 
                      
                    
                  Ni 
                    tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! 
                                     |