Juĝate laǔ la popol-ameco
de Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de
Ĉinio (KPĈ), la scienca koncepto pri disvolviĝo estas bazita
sur la popolaj interesoj, kaj la disvolviĝo celas ne nur kreskon
de la financa enspezo, sed pli grave tion, ke pli da popolanoj
ĝuu la fruktojn de la reformado.
----
Zhang Xinshi
Kunsido kune kun
la ĝenerala sekretario
 La
16-an de oktobro, t.e. en la dua tago post inaǔguro de la
17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, Zhang Xinshi, membro de la
kongreso kaj sekretario de la kompartia komitato de Suqian,
skribis jenajn vortojn en sia blogo.
En la kunsido de la delegacio
de Jiangsu-provinco Hu Jintao plurfoje montris sian profundan
senton por la provinco kaj la tieaj loĝantoj. Li diris: "Aŭskultinte
la parolojn de la kamaradoj, mi estas multe inspirita kaj
edifita. Estiel membro de la delegacio de Jiangsu-provinco,
mi iom parolu pri mia lernado de la politika raporto de la
17-a kongreso…" Liaj modesteco, simpleco kaj popol-ameco
multe emociis la aǔskultantojn.
Aǔskultante la parolon
de la sekretario de la partia komitato de Donggang-vilaĝo,
Binhai-gubernio, Hu plurfoje demandis pri rikolto de la tieaj
kamparanoj, pri iliaj kontenteco kaj opinioj. Li diris: "Transdonu
miajn bondezirojn al la vilaĝanoj. Mi deziras al ili ĉiam
pli boniĝantan vivon."
Ĉe
la fino de sia parolado li diris: "Post kelke da tagoj
vi revenos al via laborposteno, transdonu do miajn sinceran
saluton kaj bondezirojn al la vilaĝanoj."
Ni rimarkis, ke ĉiu-foje
post parolado de la kongresanoj el bazaj unuoj la ĝenerala
sekretario la unua manklakigis. Li serioze subskribis la unuatagajn
memorkonvertojn de kongresano Chen Yanqing kaj petite fotiĝis
kune kun kamparanoj-kongresanoj.
Estiel la plej alta gvidanto
de la partio, li donis grandan atenton al la popola vivo kaj
montris profundan amon al la popolo en siaj paroloj, kio emociis
ĉiujn kongresanojn, inkl. de Zhang Xinshi.
Triaj karakterizaĵoj
Antaǔvespere
de la 17-a kongreso ni unuafoje renkontis Zhang Xinshi en
Suqian. Tio okazis en kupeo de kafejo.
"Akcepti ĵurnalistojn
kaj entreprenistojn en kafejo ne nur pro agrableco kaj komforteco,
sed ankaǔ pro ŝparemo," diris Zhang. "Ni vivas en
la norda parto de Jiangsu-provinco, kie la ekonomio estas
postiĝinta, tamen mi kaj miaj kolegoj havas komunan konon,
t.e. niaj ideoj ne povas esti postiĝintaj. Ni devas vigligi
niajn pensojn kaj havigi al ni avangardan koncepton."
Tiu pli-ol-50-jara sekretario
antaǔ ĉio impresis nin profunde per siaj saĝeco, vigleco kaj
avangarda kaj solida laborstilo.
Tuj post sia sekretariiĝo
en 2006 Zhang prezentis sian opinion, ke li volas fari la
kadrojn bonkvalitaj kaj avangardaj en la epoka tajdo, t.e.
havigi al ili la triajn karakterizaĵojn cele krei bonkvalitajn
oficistojn kun alta klereco, kaj larĝa vidkampo, kuraĝajn
en merkato kaj lertajn en industria produktado kaj administrado.
En 1996 Suqian urbiĝis
el kvar malriĉaj gubernioj. Tiam ĝi estis la plej malriĉa
el la 13 subprovinc-nivelaj urboj. Por kiel eble plej rapide
sin liberigi el malriĉeco kaj postiĝinteco, la tieaj partiaj
kaj registaraj oficistoj estis entuziasmaj. Ili diris, ke
ili plenumos la taskon dutagan en unu tago kaj faros la tagan
laboron vespere.
Komence tie mankis alta
lernejo kaj industria entrepreno, kaj la instituciaj oficistoj
ĉiuj estis pretaj labori en la produkta fronto, jen naskiĝis
la trajtoj fierindaj por la tieaj oficistoj, t.e. "diligente
krei sian karieron, obstine lukti", "fari reformadon
kaj krei novan, kaj kuraĝe provi". En la malfacilaj jaroj,
kiam la lokanoj metis bazon kaj faris likvidon, tiuj trajtoj
donis al ili la patoson establi entreprenojn kaj kulturis
en ili la kapablon fari solidajn laborojn.
"Ni
deziras enplanti en niajn oficistojn la triajn karakterizaĵojn,
kiaj bonkvalito kaj avangardeco en la epoka tajdo, renovigi
ilian ideologion kaj plibonigi ilian laborstilon, por ke ili
estu vere avangardaj. Tio estas nia deziro en la malproksima
estonteco," diris Zhang. Gvidate de li, la oficistoj
de Suqian unu post alia malfermis sian blogon. "Suqian
sur interreto" havas rubrikon "Politika Voĉo",
kie legeblas 240 oficistaj blogoj, kiujn vizitis 1.54 milionoj
da homfojoj.
Zhang tiel diris pri sia
impreso pri la kongreso: "La ĝenerala sekretario plurfoje
menciis, ke vigligi la pensojn estas talismano por disvolvi
socialismon kun ĉinaj trajtoj. Estiel subevoluinta urbo, Suqian
des pli devas vigligi siajn pensojn kaj renovigi sian ideologion.
Nur dank' al tio la kadroj sukcesos levi sian kvaliton kaj
la loko akiros pli grandan progreson."
Plej granda asistanto
En
du tagoj de nia vizitado ni plurfoje informiĝis pri la aferoj
de asistantoj en interparolo ĉu kun oficistoj, ĉu kun ordinaraj
loĝantoj. Poste ni certiĝis, ke la tiel nomataj asistantoj
aludas la oficistojn okupiĝantajn pri enkonduko de alilokaj
entreprenistoj.
Julie de 1996, kiam naskiĝis
la urbo Suqian el kvar malriĉaj gubernioj, ĝi alfrontis tre
malfacilan situacion: malfortan bazon, malfacilan financon
kaj malaltan deirpunkton. Krom du fametaj vinfabrikoj, kiuj
produktas alkoholaĵojn kun marko Yanghe kaj Shuanggou, tie
estis neniu fama entrepreno kaj la tiea jara financa enspezo
estis nur 768 milionoj da juanoj, tiel ke la ŝtataj oficistoj
kaj instruistoj eĉ ne povis akurate ricevi salajron.
"La ĝenerala sekretario
plurfoje menciis, ke la plej grava enhavo de la scienca koncepto
pri disvolvo estas disvolvo. En la 11 jaroj post la naskiĝo
de la urbo Suqian la partia komitato kaj registaro de ĉiuj
periodoj havis la saman koncepton pri disvolvo. Ni opinias,
ke por la ekonomia disvolviĝo, antaǔ ĉio ni devas disvolvi
industrion kaj por realigi tion ni devas enkonduki entreprenistojn
por kolekti kapitalon," Zhang diris.
La alilokaj investontaj
entreprenistoj povas, laǔ bezono de sia investado, peti iun
ajn Suqian-anon funkcii kiel ilia asistanto, kaj la asistanto
devas fari por la investantoj ĉiujn aferojn de la procedo,
kiaj tiuj por kontrolo kaj sankcio de la entrepreno, translokado
de loĝantoj de rekviziciita parcelo, planado de la konstruado
kaj industri-komerca imposto post sankcio de la entrepreno,
tiel ke ili protektos la laǔleĝajn rajtojn de la investantoj.
Sur la tereno de enkonduko
de alilokaj entreprenistoj kaj kapitaloj en Suqian ĉie videblas
la figuroj de tiaj asistantoj. Zhang diris: "Mi ja estas
la plej granda asistanto de nia urbo."
La asistantoj multe levis
diskonatecon de la urbo kaj enkondukis abundon da kapitaloj.
Nun en Suqian sole la nombro de Zhejiang-aj entreprenistoj
estas pli ol 30 mil, kiuj ampleksas 1500 entreprenojn kun
totala investo de pli ol 60 miliardoj da juanoj. En la unua
duono de 2007 estis starigitaj jam 42 industriaj entreprenoj,
ĉiu kun investo de pli ol 100 milionoj da juanoj, kaj krome
146 novaj entreprenoj estis ekkonstruataj.
La enkonduko de alilokaj
entreprenoj akcelis industrian disvolviĝon kaj disvolviĝon
ankaǔ de alispecaj okupoj. Dank' al tio tiu urbo ekhavis multe
da geniaj kapabluloj kaj financaj materialoj.
Sincera zorgo pri
Suqian
En
1996 Zhang Xinshi sin ekokupis pri preparado de la urba establo
kaj de tiam li pasigis tie jam 11 jarojn. Li dediĉis sian
tutan energion al tiu promesplena urbo. En liaj paroloj kaj
agoj ĉiam evidentiĝas lia plena zorgo pri la urbo, sed plej
emociis lin la sincera zorgo de la ĝenerala sekretario pri
la urbo.
Maje de 2004, kiam Hu Jintao
inspektis Jiangsu-provincon, li speciale venis en Suqian,
la urbon, kie la ekonomia bazo estis plej malforta en la norda
parto de la provinco. Tiam Zhang estis la tiea urbestro. Nun
Hu diris, ke persisti en la principo rigardi la homojn kiel
la plej gravan aferon, ĉiam meti la fundamentajn interesojn
de la popolo sur la unuan lokon, bone defendi ilin estas deirpunkto
kaj starpunkto de niaj reformado, pordmalfermo kaj moderniga
konstruado kaj ankaǔ nepra postulo por efektivigi la principon
de la tri reprezentoj.
La fundamenta principo
de KPĈ, t.e. fondi la partion por la ŝtato kaj praktiki regadon
por la popolo, kaj la koncepto pri konstruado de harmonia
socialisma socio vivovere montriĝis en la paroloj kaj agoj
de Hu Jintao.
Tiam la grena prezo altiĝis,
Hu speciale veturis al superbazaro, rigardis la prezon de
greno kaj demandis kelke da klientoj pri varoj kaj prezoj.
Post
kelkaj tagoj en la kunveno de la gvidantaj kadroj de la provinco,
okazigita en Nankino, li dufoje menciis la arbarizadon kaj
ekologion de Suqian kaj prezentis la principon: Por la ekonomia
prospero de Jiangsu, oni devas daǔre levi la ekonomian nivelon
de la suda parto de la provinco, akceli disvolviĝon de ĝia
meza parto kaj doni pli grandan helpon al ĝia norda parto.
Je la fino de nia intervjuo
Zhang Xinshi kun emocio diris al ni: "Estante kongresano,
mi profunde emociiĝis de la popol-ameco de nia ĝenerala sekretario.
Se ne estus la sincera prizorgo de la ĝenerala sekretario,
se ne estus helpo de la provincaj partia komitato kaj registaro,
Suqian ne povus disvolviĝi tiel rapide. Juĝate laǔ lia popol-ameco,
la scienca koncepto pri disvolviĝo ja estas firme bazita sur
realo kaj popolo. La disvolviĝo signifas ne nur kreskon de
la financa enspezo, sed pli grave tion, ke pli da popolanoj
ĝuu la fruktojn de la reformado."
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|