Bona kompartiano devas
sin rigardi filo kaj publika servisto de la popolo, kaj diligente
fari aferojn utilajn al la popolo.
— Wu
Tianxiang
Li
4-foje saltis en Yangzi-riveron por savi dronintojn, senrekompence
donacis 25-foje sume 7000 mililitrojn da sango, prizorgis
kaj plenumis sepultadon de 7 maljunaj soluloj kiel ilia filo,
kaj helpis multajn homojn eliri el malesperiĝo.
Li akceptis vizitantojn
je la 6-a kaj duono ĉiumatene
kaj faris noton pri popola
vivo, kiun la vizitantoj prezentis al li. En 13 jaroj li akceptis
pli ol 20 mil vizitantojn kaj solvis por ili ĉirkaŭ 10 mil
problemojn.
Li 31-foje akiris diversajn
honorojn ŝtat-nivelajn, provinc-nivelajn, urbo-nivelajn aŭ
distrikt-nivelajn. Oni nomas lin bona publika servisto de
la popolo.
Li estas Wu Tianxiang,
vicdirektoro de la Oficejo de Leteroj kaj Vizitantoj de Wuchang-distrikto
de la urbo Wuhan de Hubei-provinco, kompartiano de membreco
de 43 jaroj.
Malofta koleriĝo
Wu
Tianxiang ĉiam ridete akceptis vizitantojn kaj neniam perdis
la paciencon. Sed foje li koleregis.
Iun someran nokton, li
estis telefonvokita tuj post endormiĝo. Iu plendis al li,
ke ĉe konstruejo proksime de ties loĝejo oni laboras spite
en profunda nokto, kaj la loĝantoj ne povas endormiĝi. Ili
multfoje plendis, sed vane, la bruo daŭras ankoraŭ.
Vestinte sin Wu Tianxiang
tuj venis al la konstruejo kaj telefonis al respondeculoj
de la rilataj departementoj por kune haltigi laboron en nokto.
Kiam li atingis la konstruejon,
la rilata respondeculo ankoraŭ ne venis.
Vizaĝe al la malesperaj
loĝantoj, Wu Tianxiang kolerege diris al la respondeculo:
"Se vi loĝus ĉi tie kaj ne povus endormiĝi, ĉu vi estus
tiel indiferenta?"
Ĝis nun la kritiko estas
memorata de la respondeculo, kvankam jam pasis du jaroj.
Helpi senlaborulon
trovi vivrimedon
 Ambaŭ
Wang Sikuai kaj lia edzino estis senlaboruloj. Ili vivtenis
sin per minimuma monhelpo de la registaro.
En julio de 2003, Wang
Sikuai aŭdis, ke kultura bazo de giromitroj en Suizhou bezonas
ĉiujare 60 milionojn da karbobriketoj de novembro ĝis la sekvanta
majo por varmigi la forcejon. Pro manko de fabriko por produkti
maŝine karbobriketojn, oni devige ilin manproduktas aŭ transportas
el aliaj lokoj.
Wang Sikuai volis fondi
fabrikon tie, tamen mankis al li mono. Tion li diris al Wu
Tianxiang. Por ke la fabriko estu fondita antaŭ novembro Wu
Tianxiang helpis lin akiri licencon de starigo de fabriko
kaj petis de banko pruntmonon kiel garantianto.
Dank' al subteno de la
lokaj gvidantoj Wang Sikuai havis sian fabrikon kaj varbis
9 senlaborulojn.
Intimulo en eksterlando
Wu
Tianxiang ĉiam rigardas mizerajn homojn kiel siajn intimulojn.
Tamen li havas ankaŭ "riĉan parencon" en Usono.
En 1997, maljunulino Ban
sendis leteron el Usono al Wu Tianxiang, ke ŝia loĝejo en
Wuchang kun areo de 160 kvadrataj metroj kaj konstrua areo
de 70 kvadrataj metroj estas okupita de aliaj. Ŝi petis Wu
solvi por ŝi la problemon.
Ricevinte la leteron, Wu
Tianxiang faris enketon kaj pacience persvadis rilatajn personojn.
Dank' al lia klopodo la loĝejo estis redonita al la maljunulino,
kiu emocie diris: "Tianxiang, vi estas vera bonkorulo.
Vi estas mia intima parenco en Ĉinio!"
Por danki Wu Tianxiang,
ŝi dufoje sendis al Wu Tianxiang 2000 usonajn dolarojn, sed
Wu fordankis kaj resendis ilin.
En ĉiu festo, Wu Tianxiang
sendas al ŝi salutkarton.
 Fine
de 2000, ŝi malsaniĝis kaj faris testamenton post akiro de
konsento de siaj gefiloj. Ŝi petis Wu Tianxiang disponi ŝian
loĝejon en Wuchang. Ŝi sendis al Wu akton, atestilon de la
loĝejo kaj necesajn atestilojn de la konsulejo de Ĉinio en
Los-Anĝeleso. Ŝi diris en la letero: "Tianxiang, mi fidas
vin, mi estos tre gaja, kiel ajn vi disponos la loĝejon."
Post interkonsiliĝo kun
rilataj gvidantoj Wu Tianxiang donacis la loĝejon al la loka
registaro por fari ĝin Domo de Maljunuloj.
Lia sincereco kaj amo al
popolanoj emociis ĉiujn homojn ĉe li.
Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! |