|
Wang
Xianrong eksplikas teknologion de vinberkulturado |
Wang Xianrong, reprezentanto de la 17-a Tutlanda Kongreso de la
Komunista Partio de Ĉinio, estas vinberkulturisto de Lixian-gubernio
de Hunan-provinco en meza Ĉinio kaj fama kiel "majstro
de vinbero" de la provinco.
Malfacilaj paŝoj
ĉe la komenco de la kariero
En vintro de 1988, lerninte
2 jarojn en la Sudokcidenta Agronomia Universitato de Ĉinio,
Wang Xianrong revenis hejmlokon kunportante 5000 vitojn kaj
starigis vinberĝardenon sur luita duonhektaro da kampo.
Li konstruis kabaneton
flanke de sia vinberĝardeno kaj zorgeme flegis la vitojn kiel
siajn infanojn.
Lia penego estis riĉe rekompencita.
Li rikoltis 2500 kilogramojn da vinberoj sur ĉiu muo (15 muoj
= 1 hektaro) da tero kaj tiu-jare li enspezis 50 mil juanojn
(ĉ. 5 mil eŭroj). En 1992 li refoje luis plie 1.3 hektarojn
da kampo por planti pli ol 20 novajn specojn de vinberoj.
Sed en la sekvanta somero, li renkontis senprecedencan malfacilon
— la vitoj serioze malsaniĝis kaj mortos pro varmego, malsekeco
kaj manko de sperto. Wang falis en grandan maltrankviliĝon
kaj konsultis multajn fakulojn. Fine, fama specialisto profesoro
Shi Xuehui de la Hunan-a Agronomia Universitato helpis lin
kaj resanigis tiujn vitojn. De tio, Wang prenis sin studento
de profesoro Shi.
En 2000, Wang fondis kompanion
kaj komencis disvolvi vinberan industrion depende de sia kompanio,
planta bazo de vinbero kaj kamparanaj familioj plantantaj
viton.
Iniciato en scienco
kaj tekniko
Pro
tro multa pluvo, oni povis planti nur unu specon de vinbero
en Lixian-gubernio. Sed la speco ne estis bona kaj la rikoltebla
tempo estis mallonga, do la liverebla tempo estis mallonga.
En 2000, Wang luis aliajn
7 hektarojn da kampo kaj konstruis altnivelan esploran bazon
por enkonduki novajn specojn kaj avangardajn teknologiojn
kaj disvastigi adekvatajn teknologiojn.
La registaro de Hunan-provinco
alte taksis la esploran bazon de Wang Xianrong, kaj taskis
ĝin per grava esplora programo. Kiel spino kaj ĉefa respondeculo
de tiu programo, Wang klopodis kune kun aliaj specialistoj
de la Hunan-a Agronomia Universitato kaj fine sukcesis indiĝenigi
eŭroaziajn sepcojn en Hunan-provinco kaj kelkaj el iliaj teknologioj
estas avangardaj en Ĉinio.
En 2005, Wang refoje starigis
esploran bazon kun areo de 14 hektaroj kaj respondecis pri
nova esplora programo. Post dujara strebo, li sukcesis rikolti
vinberojn dufoje en unu jaro.
Direktate de Wang Xianrong,
la vinberkulturantaj familioj enspezis pli ol 10 mil juanojn
(ĉ. 1 mil eŭroj) de muo da kampo, pli kaj pli multaj kamparanoj
de la gubernio sin turnis al vinbera kulturado, kaj rapide
altiĝis produktokvanto kaj kvalito de fruktoj. La produktokvanto
atingis 20 milionojn da kilogramoj, kaj la valoro estas ĉ.
90 milionoj da juanoj (ĉ. 9 milionoj da eŭroj).
Senegoisma kontribuo
Por riĉigi ĉirkaŭajn popolanojn,
Wang Xianrong senrezerve instruis al ili sian teknikon de
vinberkulturado. Krome Wang iniciatis vinberan asocion de
Lixian-gubernio kaj kompartian filion en la asocio. Tiu asocio
praktikas la modelon de industria disvolvo — oni unuece liveras
vitojn laŭ koncerna normo kaj unuece vendas la produktaĵon.
De post 2002, gvidate de
Wang, oni kulturis vinberojn sur 800 hektaroj da kampoj en
Lixian-gubernio. Li disvastigis novajn specojn por 4000 hektaroj
da kampoj en Hunan-, Hubei- kaj Jiangxi-provincoj. Krome li
senpage trejnis pli ol 580 milojn da kamparanoj en diversaj
manieroj.
Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! |