
La
oficejo de Doje ŝajnas muzeo de minaĵoj. 54-jara Doje estas
la unua tibet-nacia akademiano de la Inĝenieria Akademio de
Ĉinio. Li longtempe laboras sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo
maldense loĝata por okupiĝi pri geologia prospektorado. Silentema
li tamen tuj vigliĝas, kiam li vidas minaĵojn.
“Ekomedio de okcidenta
Ĉinio estas malforta. Se diversaj novaj fueloj de Tibeto estus
sufiĉe kaj sinteze utiligataj, ni povos ne nur protekti bluan
ĉielon kaj verdajn riverojn de Tibeto, sed ankaŭ liveri al
pli multaj tibetanoj oportunan kaj puran fuelon.” Tion diris
Doje, reprezentanto de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ.
Doje naskiĝis en kamparana
familio en izola loko de Tibeto. Antaŭ sia 8-jariĝo li ne
sciis, kio estas elektro. Eĉ nun li bone memoras la momenton,
kiam li unuafoje vidis elektrolampon en elementa lernejo en
gubernio en la aĝo de 8 jaroj.
En 1974 Doje eliris el la
kamparo, de kie neniam foriris iu ajn el sia patra generacio,
kaj eniris en altlernejon. En 1978, kiam li diplomiĝis kun
bona sukceso, li venis al tervarma geologia taĉmento de Tibeto
por okupiĝi pri prospektorado kaj studo de geologio. Por posedi
plej avangardan scion pri tervarmo li estis sinsekve sendita
al Italio kaj Usono por studi.
“Multjara lernado en eksterlando
vastigis mian vidkampon, kaj mi eksciis, ke oni povas akiri
energion de ‘ĉielo, tero kaj vento’. En Tibeto oleo, gaso
kaj karbo estas malmultaj, tamen la naturo donas al Tibeto
plej bonkvalitan renovigeblan fuelon, kiu atendas nian ekspluatadon,”
tiel diris Doje.
Reveninte hejmen post lernado
en eksterlando Doje plue lernis en praktikado kaj gajnis multajn
fruktojn en prospektorado kaj ekspluatado de tervarma resurso.
 En
1990-aj jaroj ĉinaj kaj eksterlandaj specialistoj faris argumentadon
pri tervarma rezervo de Yangbajain en Damxung-gubernio de
Lhasa. Plejparto de la specialistoj opiniis, ke oni ne povos
fosi profundan puton en Yangbajain, nur Doje persistis en
sia opinio, ke tie estas ne nur altatemperatura likvaĵo ekspluatebla,
sed ankaŭ grandega estas ĝia rezervo, kaj oni povas fosi profundan
puton tie.
Nun la profunda puto de
Yangbajain estas puto por ekspluati termofonton kun plej alta
temperaturo kaj plej granda fluintenso en Ĉinio.
Dum longa tempo kamparanoj
kaj paŝtistoj de Tibeto bruligas lignojn kaj bovfekaĵojn en
sia ĉiutaga vivo. Kolektado de bovfekaĵoj bezonas laborfortojn,
kaj hakado de arboj damaĝas ekomedion de la Qinghai-Tibeta
Altebenaĵo.
Doje diris: “Nun, ventoenergio,
sunenergio, tervarma energio kaj aliaj novaj fueloj estas
uzataj en ĉiutaga vivo de tibet-naciaj kamparanoj kaj paŝtistoj.”
La kamparanoj kaj paŝtistoj utiligas fuelojn el “ĉielo, tero,
vento” en lumigo, telekomuniko, radio, televido, kuirado kaj
hejtado. Nun pli kaj pli malmultaj tibetanoj bruligas bovfekaĵojn.
 Kiel
fama erudiciulo, akademiano de la Inĝenieria Akademio de Ĉinio,
Doje persistas en esplorado subĉiele dum multaj jaroj. Por
kolekti pli multajn specimenojn de ŝtono, li defias altajn
montojn kaj sovaĝan neĝan regionon. Liaj vestoj ofte estas
ĉifonaj kaj lia vizaĝo sunbrunigita, sed li neniam pensas
retiriĝon.
Lia multjara kolego Cerin
Da diris: “Doje estas diligenta kaj eltenema al malfacila
vivo. Li certe faros la aferon, kiun li decidis fari.” En
la okuloj de siaj kolegoj, Doje estas homo, kiu povas forlasi
sian tuton por geologia prospektorado.
Iuj tre foraj lokoj en
Tibeto ankoraŭ ne havas elektron. Pensante, ke lia hejmvilaĝo
ankoraŭ ne havas elektron, li ĉiam sentas doloron en la koro.
Doje esperas, ke dank’
al ekspluatado de nova fuelo, iutage ĉiuj tibetanoj povos
ĝui modernan civilizacion alportatan de nova fuelo.
Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! |