
De
1978, Wu Yongqi komencis labori en la Muzeo de la Terakotaj
Militistoj kaj Ĉevaloj de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio
(221-206 a.K.) en Xi'an, ĉefurbo de Shaanxi-provinco en meza
Ĉinio; kaj en 1998, li fariĝis estro de tiu muzeo; ĝis nun
Wu Yongqi jam laboris 30 jarojn kiel "gardisto de terakotaj
militistoj kaj ĉevaloj".
"En la pasintaj 30
jaroj, la antikvaj kaj grandaj kulturaj heredaĵoj de la ĉina
nacio ĉiam ekscitis min, kaj postulas, ke mi devu senĉese
protekti tiujn terakotajn militistojn kaj ĉevalojn, kaj krei
taŭgan medion por konstrui muzeon kun monda nivelo."
Tion diris Wu Yongqi.
De antaŭ 30 jaroj kiam
Wu Yongqi komencis labori en tiu muzeo, li senhalte restituis
centojn da terakotaj militistoj kaj ĉevaloj.
Pro homa kaj natura influo,
la farboj sur la terakotaj militistoj kaj ĉevaloj jam falis
kiam ili ankoraŭ estis kovritaj per tero; elterigite, la restaj
farboj fendiĝis, ruliĝis kaj fine falis en kelkajn minutojn.
Do, protektado de la koloraj terakotaj militistoj kaj ĉevaloj
fariĝis malfacilega problemo.
 Wu
Yongqi diris, ke se oni sukcese konservos la farbojn sur la
terakotaj militistoj kaj ĉevaloj, oni sukcese konservos do
iliajn kompletecon kaj originan aspekton. Pro tio la muzeo
fondis esploran grupon en 1988 kaj kunlaboris kun koncerna
departemento de Germanio por solvi tiun problemon.
Post
pli-ol-10-jara klopodo, la esploro pri protektado de farboj
sur la terakotaj militistoj kaj ĉevaloj prezidita de Wu Yongqi
pasigis la ekspertizon de la Ĉina Ŝtata Buroo de Historiaj
Restaĵoj.
Wu diris, ke la sukceso
de protektado de farboj sur terakotaj militistoj kaj ĉevaloj
estas unu el la fruktoj gajnitaj de la esplora grupo, kaj
pro tio la Ĉina Ŝtata Buroo de Historiaj Restaĵoj fondis la
Protektan Centron de la Terakotaj Historiaj Restaĵoj en tiu
muzeo.
Ekde 1980, Wu Yongqi partoprenis
restituadon de koloraj kupraj ĉevalo kaj ĉaro. La kupraj ĉevalo
kaj ĉaro kun pezo de 2.45 tunoj estas antikva ĉina artaĵo
kun reala aspekto, farita en duono de la praktika grandeco
de la ĉaro de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio.
 "La
kupraj ĉevalo kaj ĉaro konsistas el miloj da partoj, kaj ni
uzis 10 monatojn por restitui ilin kaj renkontis multajn malfacilaĵojn
dum tiu periodo. Ekzemple, la baldakeno sur la ĉaro kun diametro
de 122 centimetroj kaj pezo de 33.23 kilogramoj rompiĝis en
316 pecojn, kaj ĝiaj plej granda kaj malgranda dikeco respektive
estas 3 kaj 0.8 milimetro. Ĝi restis kovritaj subtere 2 milojn
da jaroj kaj jam oksidiĝis kaj transformiĝis serioze. Ni ne
sciis kia estas ĝia origina aspekto kaj renkontiĝis kun grandegaj
malfaciloj por restitui ĝin, sed post nia foj-refoja klopodo,
ni feliĉe sukcesis." Diris Wu.
De
la 1-a de oktobro 1979, kiam la muzeo malfermiĝis al la publiko,
ĝis nun, ĝin vizitis pli ol 56 milionoj da turistoj de Ĉinio
kaj eksterlando, inter ili estas pli ol 140 ŝtatestroj kaj
ĉefministroj. Samtempe, la terakotaj militistoj kaj ĉevaloj
ankaŭ "vizitis" ĉ. 40 landojn kaj regionojn, kaj
"ĉeestis" pli ol 100 ekspoziciojn, tiel, pli ol
20 milionoj da homoj ekster Ĉinio perceptis ĝian belecon.
"La Maŭzoleo de la
Unua Imperiestro de Qin-dinastio estas subtera lando kun riĉa
enhavo, kaj la terakotaj militistoj kaj ĉevaloj nur estas
parto de tiu maŭzoleo." Diris Wu Yongqi.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|