Tomata
reĝo Jiang Shihe estas kamparano en Dehui, Jilin-provinco
en nordorienta Ĉinio. Li diris: "Antaŭe por vendi niajn
produktaĵojn, ni multe kuris por serĉi aĉetantojn, sed kiel
ajn rapide ni kuris ni ne povis atingi ŝanĝiĝojn de merkato.
Nun poŝtelefono multe faciligas nian vendadon, kaj sur interreto
la kurzo de la tuta lando estas tute klara... Retrorigardante
la vojon en la pasintaj jaroj, mi sentas min kvazaŭ en sonĝo.
La ŝanĝiĝoj estas tiel grandaj kaj tiel rapidaj, ke mi ne
povas kredi."
Julie 52-jara Jiang akceptis
mian intervjuon. Kiam li parolis pri tomata vendado surrete,
fiereco radiis sur lia vizaĝo.
Jiang ekkulturis tomaton
en la mezo de la 1980-aj jaroj. Unue li provplantis iomete
en sia korto por si mem kaj najbaroj.
En 1993 li kulturis tomaton
en forcejo kaj unuafoje spertis malfacilon pro malfacila komunikado,
ĉar li ne sciis kiel forvendi dek mil kilogramojn da sia produkto.
Tiam troviĝis nenia komunikilo en la vilaĝo kaj li devis transporti
tomatojn al la najbara provinco Heilongjiang. Tio daŭris kvar
jarojn. Kvankam li multe klopodis en rikoltaj sezonoj, tamen
merkataj ŝanĝiĝoj ofte lin ĝenis.
Iusomere
li akiris informon kaj transportis en ŝarĝaŭto 16 tunojn da
tomatoj al la Hegang-a regiono en Heilongjiang. Neatendite
en nur du tagoj tomatoj el Shandong-provinco satigis la lokajn
legombazarojn. Eĉ vendado en malkara prezo neniun interesis.
Jiang estis tiel maltrankvila, ke li nenion manĝis dum la
tuta tago. Li trovis nenian elirejon krom fari podetalan vendadon
surstrate. Tiufoje li perdis pli ol 10 mil juanojn. En tiuj
jaroj 10 mil juanoj ja estis granda sumo.
Jiang spertis similajn
suferojn du aŭ tri fojojn ĉiujare. "Kiel ajn rapida estis
mia kurado, ĝi ne povis atingi la merkatan ŝanĝiĝon."
La malfacila tempo por
Jiang finiĝis en 1996. Kiam li vidis, ke oni libere parolis
per poŝtelefono kun aliaj en ĉiu ajn loko, li sentis fortan
deziron havi la aparaton por faciligi sian vendadon.
Aĉetinte poŝtelefonon,
Jiang ĝojiĝis por iom da tempo, ĉar li ne plu trankviliĝos
pro vendado de siaj tomatoj. "Per poŝtelefono mi povas
paroli kun aĉetanto, kie ajn li estas. Tio ja multe faciligas
mian komercon."
Meze
de majo en tiu jaro, li telefone informiĝis antaŭ vendado,
ke pluraj legombazaroj en Harbin urĝe bezonas tomatojn. Fine
li vendis siajn tomatojn je bona prezo.
Ekde tiam lia komerco pli
kaj pli grandiĝis dank' al poŝtelefono.
En 2001 Jiang aĉetis komputilon.
Li diris: "Kun poŝtelefono, mi pensis, ke nenio estos
pli oportuna ol tiu aparato. Mi ne atendas, ke kelkjarojn
poste mi ekvendas tomatojn per interreto. Je movo de muso,
la tutlanda kurzo de tomato tuj aperas antaŭ mi. Kaj tio evitigas
al mi komercajn trompojn."
Foje iu kliento telefonis
al Jiang por aĉeti 30 tunojn da tomatoj. Jiang demandis, kian
prezon li proponis, li respondis, ke 0.3 juano por 1 kilogramo
estas la kutima prezo. Jiang diris: "Mi estas surrete
kaj scias la prezon. Mi ne marĉandas, la prezo estas 0.4 juano/kg."
La kliento povis nur konsenti kun li.
En
ĉefsezono de vendado Jiang retumas por koni tomatan kurzon.
Dank' al interreto, li posedas ĉiujn informojn pri la merkato.
Nun li vendas siajn tomatojn al Rusio. Ĉiujare li eksportas
25 mil da kilogramoj da tomatoj kaj la tuta vilaĝo eksportas
1500 mil tunojn da tomatoj kun enspezo de 1300 mil juanoj.
Materialo:
Ĝis la jarfino de 2006 en
la kamparo ĉiuj 1000 familioj posedis 24 komputilojn, sed
nur 5 en 2000; kablo instaliĝis en meza kaj orienta Ĉinio
kaj prioritata okcidenta Ĉinio, kaj malfermiĝas larĝbenda
reto.
En 1996 la Agrikultura
Ministerio de Ĉinio starigis la ĉinan agrikulturan retejon.
Nun fondiĝis la agrikultura portala retejo kun pli ol 20 profesiaj
retejoj. Ĝis la fino de 2006 troviĝis 6389 agrikulturaj retejoj,
kaj granda parto de Ĉinio havis agrikulturajn komunikajn servojn
kun 60 mil kamparanaj informistoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|