Estis tre varme en somero ĉi-jare, eĉ en Shilou-gubernio en
Shanxi-provinco en norda Ĉinio kun friska klimato, oni ne
povis elteni la varmecon. Sed 56-jara maljunulo Wang Yingyi
malgraŭ varmeco, iris al multaj vilaĝoj por instrui la lokajn
kamparanojn pri prevento de fiinsekto. En la pasintaj 30 jaroj
li vizitis ĉiujn fruktoĝardenojn de tiu gubernio.
Wang Yingyi estas ĉefinĝeniero
de la Forstuma Buroo de Shilou-gubernio. Nun en tiu gubernio
estas arbaro kun areo de 320 miloj da muoj (15 muoj = 1 hektaro),
kaj oni enspezas 150 milionojn da juanoj (ĉ. 10 juanoj = 1
eŭro) pere de forstumado kaj fruktokulturado, kaj enspezo
pro jujubo konsistigas ĉefan parton de la enspezo de la kamparanoj
de la gubernio. Oni atribuas tion al Wang Yingyi.
Eluzi pli ol 20
parojn da ŝuoj en 1 jaro
Parolante pri Wang Yingyi,
oni ne povas sin deteni de emociiĝo ke li eluzis pli ol 20
parojn da ŝuoj ĉiujare.
En majo de 1975 Wang Yingyi
malmobiliziĝis kaj elektis profesion de forstumado, kiu postulas
grandan laboron sed donas malgrandan pagon. Laŭ lia opinio,
la popolo de Shilou-gubernio devas multe planti arbojn por
riĉiĝi, sed mankas al ili spertulo en tiu kampo, do li devas
ludi tiun rolon.
Por
ellerni la sciencajn teknologiojn de forstumado, Wang aĉetis
pli ol 40 fakajn librojn kaj ilojn, kaj konsultis specialistojn
en postlabora tempo, kategoriis kaj registris la teron kaj
arbojn laŭ ilia natura strukturo kaj kvalito. Li esploris
la taŭgecon de la arboj unu post alia en la tuta gubernio
kaj unuapaŝe posedis koncernajn teknologiojn de stucado de
jujubarbo. Samtempe, Wang kompilis teknikajn materialojn pri
plantido-kulturado, forstumado kaj fruktarba kulturado per
populara lingvo, kaj donis lecionon al la kamparanoj en la
kampo. Ĉar lia surloka instruado intime kunligiĝis kun praktiko,
lia maniero estis akceptita de la lokaj kamparanoj, kaj ili
facile ellernis lian teknikon. Tial, oni ofte invitis Wang
por trejni, kaj Wang ne plu havis ripozan tagon.
Iutage ekpluvis kiam Wang
estis fininta leciondonadon en iu vilaĝo kaj ironta al alia
loko por fari la samon. Por pli frue atingi la lokon, Wang
piediris laŭ rekta vojo ĉe la Flava Rivero. La pluvo pli kaj
pli grandiĝis, por ne glitfali, Wang demetis siajn ŝuojn kaj
ŝtrumpojn. Post 2-hora irado, li atingis la vilaĝon kun tutkorpa
koto. La vilaĝanoj emociiĝis ĝis larmoj.
Wang tiele iradis inter
la vilaĝanoj por servi al la kamparanoj pli ol 300 tagojn
ĉiujare, kaj eluzis 20 parojn da ŝuoj jare.
Serioze laboranta
homo
En
la pasintaj jaroj, Wang ellaboris 16 planojn de ekonomia arbaro
ĉiu kun areo de 10 mil muoj. La seriozeco en laboro impresis
ĉiujn homojn. Por ellabori planon, li mem mezuris kaj desegnis
mapon; krome, li interkonsiliĝis kun la vilaĝanoj multfoje
antaŭ decido de ĉefaj datenoj.
Pro lia seriozeco kelkaj
vilaĝanoj malkontentiĝis pri Wang, sed Wang persistis en sia
malcedemo. Dank' al sia seriozeco, Wang multe sukcesis en
arbidokulturado, selektado de arbospecoj kaj samtempa kulturado
de jujubo kaj greno.
Dank' al la penado de Wang,
la areo de jujubarbaro superis 200 mil muojn, kaj la produktokvanto
altiĝis de 650 mil kilogramoj al 25 milionoj da kilogramoj.
La enspezo de la kamparanoj atingis 50 milionojn da juanoj.
Neinklina al memprofitigo
Ĉiujare
en Shilou-gubernio estas multaj konstruaj laboroj de forstumado,
kaj multaj familioj riĉiĝis en tio. Li estas ĉefinĝeniero
de la Forstuma Buroo de Shilou-gubernio kaj projektanto de
tiuj konstruadoj, sed li neniun arbidon kulturis nek transportis
por gajni monon.
Efektive, Wang ne estas
riĉa, kaj li devas pagi por sia edzino en kuracado. En la
pasintaj 5 jaroj, Wang ne aĉetis novan veston por si mem.
Oni demandis lin: "Kial vi ne kulturas arbidojn por gajni
monon?" Wang diris: "Mi iam intencis, sed fine mi
forlasis. Se mi farus, certe mi ne havus sufiĉan energion
kaj tempon por helpi aliajn en ilia arbokulturado."
Efektive Wang havis multajn
ŝancojn por gajni monon, ĉar multaj personoj volis dungi lin
je alta pago, sed li fordankis. "La partio kaj la registaro
donis al mi multajn honorojn, kaj mi devas respondeci pri
tio, kaj ne vanigi la esperon de la popolo de Shilou,"
diris Wang.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|