Zhang Hemin, estro de la Administra Buroo de la Wolong-a Rezervejo
sub la Ŝtata Forsta Administracio de Ĉinio kaj estro de la
Esplora Centro pri Granda Pando de Ĉinio, jam laboris 24 jarojn
en Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio.
En aŭgusto de 1983, diplomiĝinte
el la Sichuan-a Universitato, Zhang Hemin sin ekokupis pri
esplorado por savi grandajn pandojn en la Wolong-a Rezervejo.
Tie, Zhang kaj specialistoj de la Monda Fonduso por Sovaĝa
Vivo esploris pri la fiziologio, agado, grupa vivo kaj ĉefa
manĝaĵo de sovaĝaj grandaj pandoj. Por spuri grandajn pandojn,
Zhang kaj liaj kolegoj iris ĉiutage 30 kilometrojn en valoj
kaj ĝangaloj.
Post pli-ol-700-taga klopodo,
Zhang kaj liaj kolegoj fine konis la situacion de grupo, nombro
kaj vivregiono de sovaĝaj grandaj pandoj en la Wolong-a Rezervejo,
kaj finis la esploradon pri bambuoj — ĉefa manĝaĵo de grandaj
pandoj.
Estas malfacile multigi
grandajn pandojn en naturaj kondiĉoj, kaj des pli malfacile
estas generi ilin dum bredado. En la historio multigi grandajn
pandojn helpate de homo ekzistas granda problemo — malfacilaj
oestro, kopulacio kaj koncipo de pandoj kaj malfacila flegado
de pandidoj.
 Zhang
Hemin mem prenis sur sin la respondecon pri la programo multigi
grandajn pandojn de 1991 ĝis 1994. Li kaj liaj kolegoj konstruis
sovaĝan medion por grandaj pandoj, preparis por ili taŭgajn
manĝaĵojn kaj samtempe plibonigis teknologion de artefarita
fekundigo kaj vartado. En tiuj 4 jaroj, ili naskigis 8 pandidojn
kaj 6 el ili vivis, tio kreis novan mondan rekordon en generado
de granda pando.
Poste, Zhang plibonigis
la flegkeston, tio altigis la imunecon de pandidoj kaj preskaŭ
ĉiuj pandidoj povas vivi. Sole en 2000, 12 pandidoj naskiĝis
kaj 11 el ili ankoraŭ vivas.
Krome,
Zhang prezidis pli ol 20 esplorajn programojn, publikigis
pli ol 50 traktaĵojn en en- kaj eksterlandaj fakaj gazetoj
kaj eldonis 4 fakajn librojn. La esploraj fruktoj de Zhang
estas vaste akceptataj kaj aplikataj.
Elektita kiel reprezentanto
de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio,
Zhang diris: "Mi tre ĝojas, ke mi fariĝis reprezentanto
el baza scienc-teknologia institucio. Mi daŭre klopodos kaj
antaŭenpuŝos la esploradon de grandaj pandoj por akiri novajn
fruktojn de internacia nivelo en protekto kaj multigo de la
pandoj."
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|