"Ĉi tie ni estas kiel hejme. La direktorino traktas nin
ameme. Se iu malsanas, ŝi certe venas vidi lin, malgraǔ sia
granda okupiteco. Postdorse ni ĉiuj nomas ŝin panjo Zhou,"
diris per neklara voĉo kun serioza mieno Shen Chenchen, surda
lernanto en la 9-a klaso, kiu baldaŭ diplomitiĝos.
Zhou Ye, kiu sin okupas
pri speciala edukado 24 jarojn kaj nun laboras kiel direktoro
de la Lernejo de Speciala Edukado de Dongcheng-distrikto,
Pekino, mem ne scias pri tiu nomo.
En 1983, la 20-jara Zhou
Ye komencis sian provlaboradon en la Unua Surdula Lernejo
de Pekino. La konfuzaj gestadoj de la surduloj iagrade timigis
kaj hezitis ŝin, kiu neniam vidis tian scenon. Tiam ŝi, 175
cm alta, svelta kaj tre bela knabino, havis ŝancon dungiĝi
kiel manekeno, sed la naiveco kaj sincereco de la infanoj
restigis ŝin en la lernejo.
Ŝi klare memoras, ke kiam
ŝi unuafoje klarigis al la handikapitaj geknaboj la vortojn
"dentobroso" kaj "brosado de la dentoj",
ŝi uzis diversajn manierojn por klarigi la diferencon de tiuj
du esprimoj, tamen la geknaboj ne povis kompreni ŝin. Tio
ege maltrankviligis ŝin. Sed ho ve, ju pli ŝi maltrankvilis,
des pli ŝi ne povis bone klarigi. La geknaboj ripetfoje eraris
en fraz-konstruado. Ŝi subite svenis pro maltrankvilo. Rekonsciiĝinte,
ŝi trovis, ke ŝi sin klinis ĉe la podio kaj aro da geknaboj
puŝetis ŝin. Iuj faris al ŝi gestan demandon, kio okazis al
ŝi, aliaj mimike petis ŝin trinki akvon, triaj palpis ŝiajn
vizaĝon kaj manojn. Ili venigis lernejan kuraciston, kaj akompanis
ŝin al la lerneja kuracejo. Tiumomente la zorgemaj rigardoj
de la geknaboj por ĉiam gravuriĝis en ŝia memoro. De tiam
ŝi komencis lerni mimikon, instrui mimikon kaj studi pri pluraj
temoj por administri la lernejon.
Li Zheng estis lernantino
de Zhou. Kiam ŝi ekvizitis la lernejon en la aĝo de 7 jaroj,
ŝi povis prononci malklare nur simplajn silabojn. Por ke la
knabineto povu diri la vorton "frato", Zhou konsumis
la tutan monaton. Por ke la knabino sukcesu prononci la vorton,
ŝi devis vidigi al ŝi la movon de la lango en la buŝo. Ŝi
metis la manon de la knabino ĉe sia mandiblo por ke ŝi perceptu
ŝanĝiĝon de la buŝo. En la aĝo de 10 jaroj, kiam Li Zheng
partoprenis la Unuan Tutlandan Surdulan Someran Tendumon,
ŝi, kiel reprezentanto de la lernantoj, jam tre flue parolis
en la inaǔguro de la tendumo.
"Li Zheng vivis 9
jarojn en la lernejo, dume ŝi partoprenis someran tendumon
kaj plurfoje sursceniĝis por arta prezentado kaj ŝi povis
tre facile komunikiĝi kun aliaj. Nun ŝi jam diplomitiĝis el
alta lernejo kaj laboras kiel trejn-instruisto en resaniga
establaĵo," diris Zhou. Zhou estas tre ĝoja kaj fiera,
ĉar ŝi sukcesis fari tiujn handikapitajn geknabojn utilaj
al la socio.
Zhou ofte lasis geknabojn
palpi ŝian gorĝon por percepti vibradon de la voĉkordo, aǔ
ŝian nazon por percepti vibradon de nazaloj kaj koni la regulojn
de la prononcado. Por ke la geknaboj posedu la ĝustan metodon
de prononcado, ŝi multfoje sin ekzercis en prononcado antaŭ
leciono por analizi la trajtojn de ĉiu sono. Ŝi ofte larĝe
malfermis sian buŝon por ke la geknaboj klare vidu la formon
de ŝia buŝo kaj moviĝon de ŝia lango. Pro tio, ŝia gorĝo ŝvelis,
kaj iafoje ŝi eĉ sentis malfacilon en la manĝado.
Gorĝ-malsekigaj
tablojdoj kaj akvo estas ĉiam troveblaj en la ĉambro de Zhou.
Poste, sur ŝia tablo de la podio neatendite aperis diversaj
medikamentoj kontraǔ gorĝaj malsanoj, kiaj gorĝ-malsekigaj
tablojdoj kaj medikamento karkandro (Carcandra glabra), donacitaj
al ŝi de atentemaj geknaboj, kiuj rimarkis la regulon de ŝia
gorĝ-malsano. Tiuj saĝaj, diskretaj infanoj kaj iliaj varmaj
koroj ofte kortuŝis ŝin ĝis larmoj.
Pro sia amo al la infanoj,
ŝi fariĝis ilia plej kara homo. Publike ili nomas ŝin direktorino,
sed postdorse panjo. Ili tiel diris al mi: "Preskaǔ ĉiutage
ŝi iras al la klasĉambroj por vidi nin. Ŝi scias nomojn de
ĉiuj infanoj, kiuj nombras pli ol 200 en nia lernejo. Same
kiel patrino ŝi zorgas pri ni kaj dediĉis sian tutan tempon
al nia vivo kaj lernado."
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|