|    
                    “Mi volonte estos instruisto dum la tuta vivo por infanoj 
                    de montregiono.” Tion diris senafekta Ma Xianhua, instruistino 
                    de la elementa lernejo de la nov-vilaĝo Fruktarbo en Hunchun 
                    de Jilin-provinco. 
                   En 1996 la Forstuma Administracio 
                    de la Yanbian-a Kore-nacia Aŭtonoma Subprovinco de Jilin-provinco 
                    decidis fari kelkajn kalvajn montojn fruktoĝardeno kaj varbis 
                    pli ol 60 senlaborulojn en urboj kaj kamparanojn el diversaj 
                    lokoj por kulturi fruktarbojn. Sed kiam ili venis al la loko 
                    kune kun la familianoj, ili trovis, ke la plej proksima elementa 
                    lernejo distancas dekkelkajn liojn (2 lioj = 1 kilometro) 
                    de la vilaĝo. Ĝuste tiam Ma Xianhua venis al la lernejo kaj 
                    prenis sur sin la instruadon por 13 infanoj. 
                   Escepte de la angla lingvo, 
                    ŝi instruas ĉiujn kursojn, kiujn donas la normalaj elementlernejoj. 
                    Pro diverseco de aĝo kaj nivelo de la lernantoj, ŝi devas 
                    doni lecionojn respektive por ili post lernohoroj. Ŝi neniam 
                    forestis de leciono ĉu en malbonega vetero ĉu pro malsano. 
                   En la pasintaj 11 jaroj 
                    ŝi diplomis pli ol 60 lernantojn ĉiuj brile sukcesintajn. 
                    Ŝi estis multfoje honorita per titolo de modelo ŝtatnivela 
                    kaj provincnivela.  
                  
                     
                      |  
                         | 
                       
                         | 
                        | 
                     
                     
                      |   Ma 
                          Xianhua kondukas sian lernanton loĝantan plej malproksime 
                          de la lernejo.  | 
                       
                         | 
                        Ma 
                          Xianhua kaj ŝiaj lernantoj en ceremonio de hisado de 
                          la nacia flago  | 
                     
                     
                      |   | 
                       
                         | 
                        | 
                     
                     
                      |   Ma 
                          Xianhua en kurso  | 
                        | 
                         
                          Ma Xianhua kaj ŝiaj lernantoj en fruktoĝardeno  | 
                     
                   
                    
                  Ni 
                    tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!                  |