|   Zhao 
                          Xia: Tutlanda labormodelo kaj vicĝenerala projektisto 
                          de la Shenyang-a Projekta Institucio de Aviadilo sub 
                          la Unua Kompanio (Grupo) de Ĉina Aviada Industrio, unua 
                          virina vicĝenerala projektisto de ĝenerala dispozicio 
                          de aerodinoj de Ĉinio.  | 
                      Zheng 
                          Jiuqiang: Grupestro de la Unua Laminatejo de la Tangshan-a 
                          Ŝtala Kompanio de Hebei-provinco kaj inventinto de pli 
                          ol 10 teknikaj renovigoj, kiuj profitigis la kompanion 
                          je pli ol 100 milionoj da juanoj (ĉ. 10 milionoj da 
                          eŭroj).  | 
                      Zhan 
                          Shengjun: Estro de Hospitalo de Ruĝa Kruco en Harbin, 
                          ĉefurbo de Heilongjiang-provinco. Suferante de pulma 
                          kancero, li tamen multe kontribuis por establi kamparanan 
                          hospitalon por faciligi kamparanojn viziti kuraciston. 
                            | 
                    
                     
                      |  
                         Li Bin: Ĉefmetiisto 
                          de la Ŝanhaja Hidraŭlika Pumpilo, laŭdata kiel "heroo 
                          el bluakolumuloj" kaj "laboristo de intelektula 
                          kaj specialista tipo".  | 
                       
                         Wang Jingkang: 
                          Akademiano de la Inĝenieria Akademio de Ĉinio kaj estro 
                          de la Ŝtata Esplora kaj Disvastiga Centro de Industria 
                          Kristalografio sub la Kemiindustria Instituto de la 
                          Tianjian-a Universitato, kiu sisteme evoluigis la modernan 
                          industrian kristalografion kaj medicina-farmakologian 
                          teorion.   | 
                       
                         Song Yushui: 
                          Estro de tribunalo de intelekta proprieto de la Popola 
                          Juĝejo de Haidian-distrikto de Pekino. Ŝi ĉiam kun granda 
                          respondeco kaj profunda sento traktas aferojn de procesantoj 
                          kaj metas sin sub la kontrolado de la publiko.  | 
                    
                     
                      |  
                         Doje: 
                          Unua tibet-nacia akademiano de la Inĝenieria Akademio 
                          de Ĉinio, kiu longtempe laboris en Qinghai-Tibeta Altebenaĵo 
                          por sin okupi pri geologia prospektorado kaj gajnis 
                          multajn fruktojn kaj honorojn. Li diris: “Kiel reprezentanto 
                          de la 17-a Tutlanda Kongreso de la partio, mi havas 
                          pli grandan respondecon."  | 
                        Li Wenchang: 
                          Ĉefinĝeniero de la Geologia Min-prospektora kaj Ekspluata 
                          Buroo de Yunnan-provinco. Li estis honorata de la ŝtato 
                          per unuagrada premio de scienca-teknologia progreso 
                          en 2006 pro sia sukceso en prospektorado kaj esplorado 
                          de formiĝo de kupro-ora plurmetala mino.  | 
                        Liu 
                          Changfu estas sekretario de kompartia filio de Rulang-vilaĝo 
                          de Chongqing, municipo en sudokcidenta Ĉinio. En la 
                          pasintaj pli ol 10 jaroj, li kaj liaj samvilaĝanoj hakis 
                          apikajn rokmurojn por konstrui vojon, alkondukis akvon 
                          kaj elektron kaj disvolvis la produktadon. Dank' al 
                          la kuna penado, Liu Changfu kaj la vilaĝanoj multe plibonigis 
                          sian vivon. 
                             |