|    
                    En la pasintaj 5 jaroj Ĉinio rikoltis rimarkindajn fruktojn 
                    en praktikado de la politiko de pordo-malfermo kaj reformado. 
                    Nivelo de la malferma ekonomio senĉese altiĝis, la skalo de 
                    investo de fremda kapitalo pli kaj pli grandiĝis, kaj kresko 
                    de ekstera komerco superis 20 pocentojn ĉiujare. Samtempe, 
                    aliĝo al la Monda Komerca Organizo plivastigis la kampon kaj 
                    disvolvan spacon de pordo-malfermo, kaj la komerca strukturo 
                    sin turnis de "kvanto-kresko" al "profito-kresko"; 
                    la banko, asekuro kaj obligacio fariĝis pli kaj pli larĝe 
                    malfermitaj, kaj la pordomalfermo de Ĉinio estas puŝata al 
                    pli alta nivelo kaj pli vasta sfero. Ĉinio kunlaboris kun 
                    ĉ. 200 landoj kaj regionoj, kaj eniris en novan periodon de 
                    ekonomia disvolvo. 
                      
                  
                     
                      |  
                         | 
                        | 
                        | 
                     
                     
                      |   Fremdlanda 
                          ŝipo malŝarĝata en Fangcheng-haveno de la Guangxi-a 
                          Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono.  | 
                        Laboristoj 
                          de la Tianjin-a Unua Aŭto-fabriko en muntado.  | 
                        Ledŝuoj por 
                          eksportado estas farataj en Wenzhou, Zhejiang-provinco 
                          en orienta Ĉinio.  | 
                     
                     
                      |  
                         | 
                        | 
                        | 
                     
                     
                      |   En 
                          Financa kaj Komerca Distrikto en Pudong de Ŝanhajo, 
                          kien svarmis ĉefstabejoj de 350 ĉinaj kaj fremdlandaj 
                          financaj institucioj kaj 50 translandaj korporacioj.  | 
                         Fondiĝis 
                          la Chongqing-a Filio de la Liberala Reciproka Asekura 
                          Kompanio de Usono, ĝia unua komerca asekura filio en 
                          Ĉinio.   | 
                        En la unua 
                          duonjaro de 2007, la totala valoro de en- kaj eksportado 
                          de Ĉinio atingis 980.93 miliardojn da usonaj dolaroj. 
                          La foto montras laborejon de teksejo de Ŝanhajo.  | 
                     
                     
                      |  
                         | 
                        | 
                        | 
                     
                     
                      |  
                         En la lastaj 
                          5 jaroj disvolviĝo de la ekonomio kaj socio de Ĉinio 
                          eniris en novan stadion, kaj en la merkato abundas diversaj 
                          varoj kun kompare malaltaj prezoj.  | 
                       
                         En novembro 
                          de 2006 okazis en Pekino la Pinta Konferenco de Ĉina-Afrika 
                          Kunlabora Forumo, intertempe la ĉina registaro prezentis 
                          seriojn da konkretaj rimedoj por disvastigi ekonomian 
                          kaj komercan kunlaboron cele kunan gajnon.  | 
                       
                         Klimatiziloj 
                          faritaj de la kompanio Haier de Ĉinio vendataj en ĉenbutiko 
                          de Nov-Jorko, Usono.  | 
                     
                   
                    
                    
                  Ni 
                    tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!                  |