|    
                    La 10-an de oktobro, preskaŭ 120 raportistoj el pli ol 40 
                    vehikloj de aliaj landoj kaj Hongkong, Makao kaj Taiwan de 
                    Ĉinio vizitis la Nacian Grandan Teatron, kaj rigardis tie 
                    provprezentadon de Kunqu-opero "Peonia Pavilono". 
                    Ili faris surloke intervjuon pri konstruado, administrado 
                    kaj funkciado de la teatro. 
                   La vizito estis organizita 
                    de la informo-centro de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. 
                    La informo-centro de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ organizos 
                    por ili ankaŭ viziton al Olimpikaj sportejoj kaj Pekina Plan-ekspozicia 
                    Halo. 
                  La Nacia Granda Teatro 
                   La Nacia Granda Teatro, 
                    projektita de franca arkitekto Paul Andreu, situas en la meza 
                    linio de Pekino, proksime al la Popola Halo. Ĝia distinga 
                    ovala korpo estas tegita per metalo kaj vitro. La Nacia Granda 
                    Teatro estas simbola konstruaĵo de Ĉinio en la nova epoko. 
                   Ĝi estis ekkonstruita en 
                    la jaro 2001 kaj finkonstruita en julio de 2007. 
                  
                    
                  Ni 
                    tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!                  |