Hu Jintao, han-o, naskiĝis
en decembro de 1942 en Jixi de Anhui-provinco kaj aliĝis al
la Komunista Partio de Ĉinio en aprilo de 1964. Julie de 1965
li eklaboris, diplomiĝinte el la fako de rivera ŝlosila hidroelektrejo
sub la akvoadministra fakultato de Tsinghua-universitato.
Nun li funkcias kiel ĝenerala
sekretario de la Centra Komitato (CK) de la Komunista Partio
de Ĉinio (KPĈ), prezidanto de Ĉina Popola Respubliko (ĈPR),
prezidanto de la Milita Komisiono de CK de KPĈ kaj prezidanto
de la Centra Milita Komisiono de ĈPR.
Konciza kariero:
1959-1964: studento de
akvoadministra fakultato de Tsinghua-universitato
1982-1984: sekretario de
la Sekretariejo de la Centra Komitato de Komunisma Junulara
Ligo de Ĉinio, prezidanto de la Tutlanda Junulara Federacio
1984-1985: la unua sekretario
de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la Komunisma Junulara
Ligo de Ĉinio
1985-1988: sekretario de
la kompartia komitato de Guizhou-provinco, la unua sekretario
de la kompartia komitato de la provinca militregiono
1988-1992: sekretario de
la kompartia komitato de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, la unua
sekretario de la kompartia komitato de la tibeta militregiono
1992-1993: membro de la
Konstanta Komitato de la Politika Buroo de CK de KPĈ, sekretario
de la Sekretariejo de CK
1993-1998: membro de la
Konstanta Komitato de la Politika Buroo de CK de KPĈ, sekretario
de la Sekretariejo de CK, estro de la Centra Kompartia Lernejo
(CKL)
1998-1999: membro de la
Konstanta Komitato de la Politika Buroo de CK de KPĈ, sekretario
de la Sekretariejo de CK, vicprezidanto de ĈPR, estro de CKL
1999-2002: membro de la
Konstanta Komitato de la Politika Buroo de CK de KPĈ, sekretario
de la Sekretariejo de CK, vicprezidanto de la Milita Komisiono
de CK de KPĈ, vicprezidanto de ĈPR, vicprezidanto de la Centra
Milita Komisiono de ĈPR, estro de CKL
2002-2003: ĝenerala sekretario
de CK de KPĈ, vicprezidanto de la Milita Komisiono de CK de
KPĈ, vicprezidanto de ĈPR, vicprezidanto de la Centra Milita
Komisiono de ĈPR, estro de CKL (ĝis decembro de 2002)
2003-2004: ĝenerala sekretario
de CK de KPĈ, prezidanto de ĈPR, vicprezidanto de la Milita
Komisiono de CK de KPĈ kaj vicprezidanto de la Centra Milita
Komisiono de ĈPR
2004-2005: ĝenerala sekretario
de CK de KPĈ, prezidanto de ĈPR, prezidanto de la Milita Komisiono
de CK de KPĈ kaj vicprezidanto de la Centra Milita Komisiono
de ĈPR
2005- : ĝenerala sekretario
de CK de KPĈ, prezidanto de ĈPR, prezidanto de la Milita Komisiono
de CK de KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono
de ĈPR
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! |