Wu Bangguo, han-o, naskiĝis 
                    en julio de 1941 en Feidong de Anhui-provinco. En aprilo de 
                    1964 li aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj eklaboris 
                    en septembro de 1966, diplomiĝinte el la Radio-elektronika 
                    Fakultato de Tsinghua-universitato kaj poste fariĝis inĝeniero. 
                    
                   Nun li estas membro de la 
                    Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato 
                    (CK) de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), prezidanto de 
                    la Konstanta Komitato de la 10-a Tutlanda Popola Kongerso.
                    Konciza kariero:
                    Wu Bangguo estis kandidata 
                    membro de la 12-a kaj 13-a CK de KPĈ, membro de la 14-a, 15-a, 
                    16-a kaj la 17-a CK de KPĈ. En la 4-a Plena Sesio de la 14-a 
                    CK de KPĈ li fariĝis sekretario de la Sekretariejo de CK, 
                    kaj estis membro de la Politika Buroo de la 15-a CK, membro 
                    de la Politika Buroo kaj de la Konstanta Komitato de la Politika 
                    Buroo de la 16-a kaj 17-a CK de KPĈ. Nun li estas prezidanto 
                    de la Konstanta Komitato de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso. 
                    
                   Ni 
                    tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!                  |