Wen Jiabao, han-o, naskiĝis
en septembro de 1942, Tianjin. Li aliĝis al la Komunista Partio
de Ĉinio en aprilo de 1965 kaj eklaboris en septembro de 1967.
Li diplomiĝis el la Pekina Geologia Instituto kun magistreca
diplomo kaj poste fariĝis inĝeniero.
Nun li estas membro de
la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato
(CK) de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĉefministro de
la Ŝtata Konsilantaro.
Konciza kariero:
1960-1965: studento de
la Pekina Geologia Instituto
1965-1968: magistra studento
de la Pekina Geologia Instituto
1983-1985: vicministro
de la Geologia kaj Minerala Ministrio
1985-1986: vicestro de
la Oficejo de CK de KPĈ
1986-1987: estro de la Oficejo
de CK de KPĈ
1987-1992: kandidata sekretario
de la Sekretariejo de CK, estro de la Oficejo de CK de KPĈ
kaj sekretario de la Laborkomitato de la Organoj Rekte sub
CK de KPĈ
1993-1997: kandidata membro
de la Politika Buroo de CK de KPĈ, sekretario de la Sekretariejo
de CK
1997-1998: membro de la
Politika Buroo de CK de KPĈ, sekretario de la Sekretariejo
de CK
1998-2002: membro de la
Politika Buroo de CK de KPĈ, sekretario de la Sekretariejo
de CK, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro, sekretario
de la Laborkomitato de Financo sub CK de KPĈ
2002-2003: membro de la
Konstanta Komitato de la Politika Buroo de CK de KPĈ, vicĉefministro
de la Ŝtata Konsilantaro, sekretario de la Laborkomitato de
Financo sub CK de KPĈ
2003- : membro de la Konstanta
Komitato de la Politika Buroo de CK de KPĈ, ĉefministro de
la Ŝtata Konsilantaro
Li estis membro de la 13-a,
14-a, 15-a, 16-a kaj 17-a CK de KPĈ, kandidata sekretario
de la Sekretariejo de la 13-a CK, kandidata membro de la Politika
Buroo de CK de KPĈ kaj sekretario de la Sekretariejo de la
14-a CK, membro de la Politika Buroo kaj sekretario de la
Sekretariejo de la 15-a CK, membro de la Politika Buroo kaj
membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la
16-a kaj 17-a CK de KPĈ.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
|