Jia Qinglin, han-o, naskiĝis
en marto de 1940 en Botou de Hebei-provinco. En decembro de
1959 li aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj eklaboris
en oktobro de 1962. Li diplomiĝis el la Elektra Fakultato
de la Hebei-a Politekniko kaj poste fariĝis altklasa inĝeniero.
Nun li estas membro de la Konstanta Komitato de la Politika
Buroo de la Centra Komitato (CK) de la Komunista Partio de
Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la 10-a Tutlanda Komitato de
la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK).
Konciza kariero:
1991-1993: vicsekretario
de la Kompartia Komitato de Fujian-provinco kaj estro de la
provinco
1993-1994: sekretario de
la Kompartia Komitato de Fujian-provinco kaj estro de la provinco
1994-1996: sekretario de
la Kompartia Komitato de Fujian-provinco kaj prezidanto de
la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de Fujian
1996-1997: vicsekretario
de la Kompartia Komitato de Pekino, aganta estro kaj poste
estro de Pekino
1997-1999: membro de la
Politika Buroo de CK de KPĈ, sekretario de la Kompartia Komitato
de Pekino, estro de Pekino
1999-2002: membro de la
Politika Buroo de CK de KPĈ, sekretario de la Kompartia Komitato
de Pekino
2002-2003: membro de la
Konstanta Komitato de la Politika Buroo de CK de KPĈ
2003- : membro de la Konstanta
Komitato de la Politika Buroo de CK de KPĈ, prezidanto de
la 10-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK
Li estis membro de la 14-a,
15-a, 16-a kaj 17-a CK de KPĈ, membro de la Politika Buroo
de la 15-a CK de KPĈ, membro de la Politika Buroo kaj membro
de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la 16-a kaj
17-a CK de KPĈ. Nun li estas prezidanto de la 10-a Tutlanda
Komitato de ĈPPIK.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! |