Biografieto de Li Changchun

Li Changchun, han-o, naskiĝis en februaro de 1944 en Dalian de Liaoning-provinco. En septembro de 1965 li aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Diplomiĝinte el la Elektromaŝina Fakultato de la Harbina Industria Universitato, li eklaboris en septembro de 1966.

Nun li estas membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato (CK) de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

Konciza kariero:

1985-1986: vicsekretario de la Kompartia Komitato de Liaoning-provinco kaj sekretario de la Kompartia Komitato de Shenyang

1986-1987: vicsekretario de la Kompartia Komitato de Liaoning-provinco, aganta estro de la provinco

1987-1990: vicsekretario de la Kompartia Komitato de Liaoning-provinco, estro de la provinco

1990-1991: vicsekretario de la Kompartia Komitato de Henan-provinco, aganta estro de la provinco

1991-1992: vicsekretario de la Kompartia Komitato de Henan-provinco, estro de la provinco

1992-1993: sekretario de la Kompartia Komitato de Henan-provinco

1993-1997: sekretario de la Kompartia Komitato de Henan-provinco, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de Henan

1997-1998: membro de la Politika Buroo de CK de KPĈ , sekretario de la Kompartia Komitato de Henan-provinco, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de Henan

1998-2002: membro de la Politika Buroo de CK de KPĈ, sekretario de la Kompartia Komitato de Guangdong-provinco

2002- : membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de CK de KPĈ

Li estis kandidata membro de la 12-a CK de KPĈ, membro de la 13-a, 14-a, 15-a, 16-a kaj 17-a CK de KPĈ, membro de la Politika Buroo de la 15-a CK de KPĈ, membro de la Politika Buroo kaj membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la 16-a kaj 17-a CK de KPĈ.
 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

Koncize pri KPĈ-Kongreso