Biografieto de Xi Jinping

Xi Jinping, han-o, naskiĝis en junio de 1953 kaj aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en januaro de 1974. Li eklaboris en januaro de 1969 diplomiĝinte el Tsinghua-universitato. Li estas jura doktoro.

Nun li estas membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato (CK) de KPĈ kaj sekretario de la Sekretariejo de CK de KPĈ.

Konciza kariero:

1975-1979: studento de Tsinghua-universitato

1979-1982: sekretario de la Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro kaj Oficejo de la Milita Komisiono de CK de KPĈ

2000-2002: vicsekretario de la kompartia komitato de Fujian-provinco, estro de la provinco

2002-2003: sekretario de la kompartia komitato de Zhejiang-provinco, aganta estro de la provinco

2003-2007: sekretario de la kompartia komitato de Zhejiang-provinco, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de Zhejiang

2007-2007: sekretario de la kompartia komitato de Ŝanhajo

2007- : membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de CK de KPĈ, sekretario de la Sekretariejo de CK de KPĈ, kaj sekretario de la kompartia komitato de Ŝanhajo

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

Koncize pri KPĈ-Kongreso