Li
Keqiang, han-o, naskiĝis en julio de 1955 kaj aliĝis al la
Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en majo de 1976. Li eklaboris
en marto de 1974 diplomiĝinte el la Pekina Universitato. Li
estas ekonomika doktoro.
Nun li estas membro de la
Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato
(CK) de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), sekretario de
la kompartia komitato de Liaoning-provinco kaj prezidanto
de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de Liaoning.
Konciza kariero:
1978-1982: studento de
Leĝa Fakultato de la Pekina Universitato kaj respondeculo
de la Studenta Unio de la universitato
1985-1993: sekretario de
la Sekretariejo de la Ĉina Komunisma Junulara Ligo kaj vicprezidanto
de la Tutlanda Junulara Federacio
1993-1998: la unua sekretario
de la Sekretariejo de la Ĉina Komunisma Junulara Ligo kaj
rektoro de la Junula Politika Instituto de Ĉinio
1998-1999: vicsekretario
de la kompartia komitato de Henan-provinco, aganta estro de
la provinco
1999-2002: vicsekretario
de la Kompartia Komitato de Henan-provinco, estro de la provinco
2002-2003: sekretario de
la Kompartia Komitato de Henan-provinco, estro de la provinco
2003-2004: sekretario de
la Kompartia Komitato de Henan-provinco, prezidanto de la
Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de Henan
2004-2005: sekretario de
la Kompartia Komitato de Liaoning-provinco
2005-2007: sekretario de
la Kompartia Komitato de Liaoning-provinco, prezidanto de
la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de Liaoning
2007- : membro de la Konstanta
Komitato de la Politika Buroo de CK de KPĈ, sekretario de
la Kompartia Komitato de Liaoning-provinco kaj prezidanto
de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de Liaoning
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! |