He Guoqiang, han-o, naskiĝis
en oktobro de 1943 en Hunan-provinco, aliĝis al la Komunista
Partio de Ĉinio (KPĈ) en januaro de 1966. Li eklaboris en
septembro de 1966, diplomiĝinte el la Pekina Kemi-Industria
Instituto. Li estas supera inĝeniero.
Nun li estas membro de la
Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato
(CK) de KPĈ, sekretario de Disciplino-Inspekta Komisiono de
CK de KPĈ, estro de la Organiza Departemento de CK de KPĈ.
Konciza kariero:
1991-1996: vicministro de
kemi-industrio
1996-1997: vicsekretario
de la Kompartia Komitato de Fujian-provinco, aganta estro
de la provinco
1997-1999: vicsekretario
de la Kompartia Komitato de Fujian-provinco, estro de la provinco
1999-2002: sekretario de
la Kompartia Komitato de Chongqing
2002-2007: membro de la
Politika Buroo de CK de KPĈ, sekretario de la Sekretariejo
de CK de KPĈ, estro de la Organiza Departemento de CK de KPĈ
2007- : membro de la Konstanta
Komitato de la Politika Buroo de CK de KPĈ, sekretario de
la Disciplino-Inspekta Komisiono de CK de KPĈ, estro de la
Organiza Departemento de CK de KPĈ
Li funkciis kiel kandidata
membro de la 12-a, 13-a kaj 14-a CK de KPĈ, membro de la 15-a,
16-a kaj 17-a CK de KPĈ, membro de la Politika Buroo de la
16-a CK de KPĈ kaj sekretario de la Sekretariejo de CK de
KPĈ, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo
de la 17-a CK de KPĈ, membro kaj sekretario de la Disciplino-Inspekta
Komisiono de CK de KPĈ.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! |