
Zhou
Yongkang, han-o, naskiĝis en decembro de 1942, aliĝis al la
Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en novembro de 1964. Li eklaboris
en septembro de 1966, diplomiĝinte el la Pekina Petrola Instituto.
Li estas profesor-nivela altklasa inĝeniero.
Nun li estas membro de la
Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato
(CK) de KPĈ, ŝtata konsilanto, vicsekretario de la Politika
kaj Leĝa Komisiono de CK de KPĈ, ministro de publika sekureco
kaj kompartia sekretario de la ministerio.
Konciza kariero:
1985-1988: vicministro
de petrola industrio
1988-1996: vicĝenerala direktoro
de la Ĉina Petrola-Naturgasa Korporacio
1996-1998: ĝenerala direktoro
de la Ĉina Petrola-Naturgasa Korporacio
1998-1999: ministro de teritoriaj
resursoj
1999-2002: sekretario de
la kompartia komitato de Sichuan-provinco
2002-2003: membro de la
Politika Buroo de CK de KPĈ, sekretario de la Sekretariejo
de CK de KPĈ, vicsekretario de la Politika kaj Leĝa Komisiono
de CK de KPĈ, ministro de publika sekureco kaj sekretario
de la kompartia komitato de la ministerio
2003-2007: membro de la
Politika Buroo de CK de KPĈ, sekretario de la Sekretariejo
de CK de KPĈ, ŝtata konsilanto, vicsekretario de la Politika
kaj Leĝa Komisiono de CK de KPĈ, ministro de publika sekureco
kaj sekretario de la kompartia komitato de la ministerio
2007- : membro de la Konstanta
Komitato de la Politika Buroo de CK de KPĈ, ŝtata konsilanto,
vicsekretario de la Politika kaj Leĝa Komisiono de CK de KPĈ,
ministro de publika sekureco kaj sekretario de la kompartia
komitato de la ministerio
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! |