Iuj venis al la kongreso por ripozi, aliaj por ekskursi,
kaj la triaj por labori. Chiu-foje oni vidis tre diligentan
komitaton, kiu en 5 horoj traktis amason da aferoj, interalie
estas jara raporto de la estraro, elektoj de komitatano C kaj
honoraj membroj.
En Gotenburgo aperis 7 el la 8-kapa estraro. La
komitata kunsido denove havas kvorumon. Prezidanto de LKK, s-ro
Roland Lindblom anoncis, ke la nombro de alighintoj jam atingis
1730. Kiam en la CO okazis kelkaj eltirighoj, kiam en kelkaj
sinsekvaj kongresoj la nombro de alighintoj ne superis 2000,
la diligenteco kaj entuziasmo de la komitato montras, ke la
movado estas preta kontrau malfacilo.
Gratulindas s-ino Flory Witdoeckt el Belgio, kiu
ighis komitatano C, kaj ses eminentaj samideanoj - Edwin Burg,
Adolf Burkhardt, Imre Ferenczy, Salah Ghanem, Josef Kavka kaj
Antanas Mekys, kiuj ighis honoraj membroj de UEA. S-ro Imre
Ferenczy dankesprimis nome de la aliaj pro la granda honoro.
(Yu
Tao el Gotenburgo, Svedio)
Biografioj
de novaj honoraj membroj
|